Patkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du patkukoj: Unu kun sukero kaj cinamo, la alia rulita kun ĉokolada ŝmiraĵo

Patkukokrespo estas plata kuko, kiun oni preparas en pato, kaj kiu estas farita el faruno, lakto, ovoj kaj kelkfoje aliaj ingrediencoj. Ekzistas diversaj specoj de patkukoj; ili povas esti dolĉaj aŭ nedolĉaj. Ankaŭ ekzistas variaĵoj tipaj por iuj regionoj aŭ landoj.

Lingva noto

PIV kaj multaj aliaj vortaroj uzas la vorton krespo por "patkuko"; foje "krespo" ankaŭ estas uzata por la bretona speco de patkukoj (vidu sube).

Variaĵoj

Bretona patkuko

La bretonaj patkukoj estas aparte maldikaj patkukoj, kiuj disvastiĝis al multaj regionoj, precipe en okcidenta Eŭropo.

Palaĉinko

En la regionoj de la antaŭa Aŭstrio-Hungario, oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn plenigaĵojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke".. La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio).

Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj kun abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.

Aŭstraj patkukoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel Fritata supo.

Rusa patkuko

Rusa patkukoblino estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.

Usona patkuko

En Usono oni kutime mangas pli malgrandajn, dikajn patkukojn. Oni manĝas ilin dolĉe, plej ofte kun acera siropo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj