Patologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virtuala mikroskopio per ZEN navigilo

Patologiomalsanoscienco estas scienco, kiu studas la malsanojn, kaj ties efikojn. La vorto "patologio" deriviĝas de la grekaj vortoj pathos (malsano) kaj logia (scienco).

Pli specife, ĉi tiu fako havas la taskon studi ŝanĝojn strukturajn, bioĥemiajn kaj funkciajn, kiuj produktas malsanojn en ĉeloj, histoj kaj organoj. Patologio uzas iloj molekulaj, mikrobiologiaj, inmunologiaj kaj morfologiaj por provi klarigi la etiologion kaj manifestacio klinikaj (signoj kaj simptomoj), kiuj aperas en pacientoj, kaj proponas bazojn raciajn por la traktado kaj profilaktiko.

Procezo patologia[redakti | redakti fonton]

Procezo patologia estas komponata el kvar aspektoj bazaj: etiologio, patologigenio, ŝanĝoj morfologiaj kaj manifestacio klinikaj (ŝanĝoj funciaj). La bazo de ĉi tiu rezono estis enigita de Rudolf Virchow, la patro de la patologio moderna, en la jarcento 19, kiu asertis ke ĉiuj formoj de malsano estas la rezulto fina de ŝanĝojn molekulaj aŭ strukturaj de ĉelo.

Etiologio[redakti | redakti fonton]

Etiologio rilatas al kialoj de malsanoj. Tiu koncepto, laŭ kiu difinitaj simptomoj aŭ malsanaj estas kaŭsitaj havas antikveco rekonebla. Akadoj, antaŭ pli ol 2500 jaroj, konsideris ke malsanoj estas rezulto de pekoj de paciento.

Kaŭzoj etiologiaj ofte dividiĝas laŭ genetikaj kaj akiritaj. En la historio de medicino ekzistis pluraj modeloj pri kialoj de malsanoj, inter kiuj elstaras la modeloj unufaktoraj (nur unu agento hazarda) kaj la multfaktoraj (pluraj kondiĉoj favoras la disvolviĝo de malsano).

Patogenezo[redakti | redakti fonton]

Patogenezo estas sekvenco de okazaĵoj, kiuj konstituas la respondo de ĉeloj aŭ histoj antaŭ perilo etiologia, el stimulo komenca ĝis la esprimo fina de malsano.

Ĉi tiu aspekto de la patologio ofte estas konsiderata la plej grava, pro ke studas la rilatoj inter periloj etiologiaj kaj fiziologio.

Ŝanĝoj morfologiaj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝoj morfologiaj estas ŝanĝoj strukturaj de histoj aŭ ĉeloj, kiuj karakterizas al malsano au permesas diagnozi procezon etiologian.

Manifestacioj klinikaj[redakti | redakti fonton]

Manifestacioj klinikaj estas la esprimo de ŝanĝoj genetikaj, bioĥemikaj kaj strukturaj de ĉeloj kaj histoj, kaj kondiĉas ties evoluon.

Fakoj de patologio[redakti | redakti fonton]

Oni distingas:[redakti | redakti fonton]

  • Anatomio-patologio: Ĝi konsistas en la studado de la strukturaj kaj aspektaj modifoj kaŭzitaj de la malsanoj.
  • Patologio: Studo de la kaŭzoj kaj evoluo de la malsanoj. Tiu termino nomas ankaŭ la simptomaron de iu malsano.
  • Fizio-patologio: Ankaŭ nomata "patologia fiziologio". Studo de la disfunkciadoj de la organismo, kiam ĝi estas afekciita de iu malsano.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]