Patriarko (judismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Patriarko Jakobo kun la nepoj Manase kaj Efraim.

La patriarkoj (hebree: אבות = avotabot – singulare: אב = Abaramee: אבא = Abba]]) de la Biblio, kiam ili estas difinitaj striksence, estas Abrahamo, ties filo Isaako kaj la filo de Isaako Jakobo, dirita ankaŭ Izraelo, familia prapatro de izraelidoj. Tiuj tri personoj estas kolektive nomataj la “patriarkoj” de la "patriarka epoko".[1] Ili disvolvas gravan rolon en la bibliaj tekstoj dum kaj sinsekve de la respektivaj periodoj de sia ekzisto. Ili estas uzataj kiel signifaj indikiloj en la dia revelacio (vidu: Eliro 3,6) kaj en la Interligo (Levidoj 26,42) kaj daŭrigas gravrole funkcii en la abrahamaj religioj.
Plej ĝenerale, la termino "patriarkoj" povas esti utiligita por referenci al 20 prafiguroj kiel vivintaj en citita epoko kuranta inter Abrahamo kaj Adamo. La unuaj 10 estas diritaj “la antaŭdiluvaj patriarkoj, ĉar vivintaj pli frue ol la tutmonda diluvo.
Judismo kaj Islamismo subtenas ke la patriarkoj kaj iliaj unuaj edzinoj – Sara (edzino de Abrahamo), Rebeka (edzino de Isaako), Lia kaj Raĥel (edzinoj de Jakobo) – (konataj kiel “patriarkinoj”) estas entombigitaj en la Groto de Makpela, loko konsiderita sankta de judoj, islamanoj kaj kristanoj.

Longvivo de la patriarkoj[redakti | redakti fonton]

Patriarka karakterizo de tiuj personoj estis la longvivo. La rekordon posedas Metuŝelaĥ kun 969 jaroj: pro tiu motivo lia longvivo fariĝis proverba. Malfacilas ekspliki tiun longvivon. Eblas substreki iujn apartajn karakterizojn:

  • en la Biblio la longvivo estas juĝata kiel signo de la beno de Dio. La longa vivo estus signo de la dia simpatio. Oni rimarku ke la patriarkoj pli freŝdataj vivis multe mallonge ol la antaŭaj.
  • La bibliaj rakontoj celas malkaŝi teologiajn aspektojn, sendepende do de ilia historia vereco;
  • ankaŭ la sumeraj dinastioj de la antaŭdiluvaj reĝoj estas karakterizitaj per eksterordinaraj longvivoj. La Biblio konformiĝus al tiu literatura genro tiam komunuza.

Diversepokaj patriarkoj[redakti | redakti fonton]

Laŭtradicie oni dividas la patriarkojn laŭ diversaj epokoj, sed ekzistas ankaŭ aliaj dividaj kriterioj:

  • unua epoko: de la komenciĝo de la mondo ĝis la Tutmonda diluvo;
  • dua epoko: de la tutmonda diluvo ĝis la naskiĝo de Abrahamo;
  • tria epoko: de la naskiĝo de Abrahamo ĝis la eliro el Egiptio:
  • kvara epoko: de la eliro el Egiptio ĝis la fondo de la templo en Jerusalemo;
  • kvina epoko: de la fondo de la templo ĝis la ekzilo al Babilono;
  • sesa epoko: de la ekzilo ĝis la naskiĝo de Jesuo.

Listo de antaŭdiluvaj patriarkoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro Genezo la patriarkoj povas esti listigitaj en tri grupoj; ĉi tie oni konsideras nur la unuan.[2]Oni vidu:

  • Adamo, unua homo, rekte kreita de Dio: vivis 930 jarojn (0-930)
  • Set, tria filo de Adamo, post Kaino kaj Abelo: 912 jarojn (130-1042)
  • Enos: 905 jarojn (235-1140)
  • Kenan: 910 jarojn (325-1235)
  • Malaleèl: 895 jarojn (395-1290)
  • Iared: 962 jarojn(460-1422)
  • Enoch, 365 jarojn (622-987)
  • Metuŝelaĥ: 969 jarojn (687-1656)
  • Lemeĉ: 777 jarojn (874-1651)
  • Noa: 950 jarojn (1056-2006)[6]

Notu: la aĝoj indikataj kreas problemojn pri kronologio al la bibliistoj pro sinkronismoj kaj anakronismoj: Adamo vivis ĝis la naskiĝo de Lemeĥ, la naŭa membro de la genealogio; Set vivis sufiĉe longe ĝis vidi la Libron de Ĥanoĥ kaj mortis antaŭ la naskiĝo de Noa. Noa supervivis al la de Abrahamo, Nakor, kaj mortis en la deksesa de Abrahamo. Sem, ido de Noa, supervivis al Abrahamo: li ankoraŭ vivis kiam naskiĝis Esav kaj Jakobo![3] Ili amasiĝas en tro kurta longo da jaroj!

Religia graveco[redakti | redakti fonton]

Laŭ islamismo[redakti | redakti fonton]

Abrahamo ("Ibrahim" estas konsiderita la patro de la ptrofetoj de Islamismo ĉar ĉiuj sinsekvaj profetoj estis liaj posteuloj, la (izraelaj profetoj pere de Isaako kaj la islamanaj pere de Iŝmael|(Ismā'īl]).[4]

Matriarkinoj de la izraela popolo[redakti | redakti fonton]

La matriarkoj estas la edzinoj de la bibliaj Patriarkoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Storia degli ebrei", sur mamash.it
  2. En tiu listigoj ne estas konsiderataj la genealogioj de Jesuo raportitaj de la evangelioj (Mateo kaj Luko) pro iliaj evidentaj celoj teologiaj kiuj ne multe koncernas la supozitan historion.
  3. G. Von Rad (trad. J.H. Marks), Genesis - a commentary, Westminster Press, 1961.
  4. Biblical Prophets in the Qurʾān and Muslim Literature, Curzon, Richmond 2002.