Patriarko Tiĥon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Patriarko Tiĥon
Patriarko de Moskvo
Tikhon of Moscow.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1865 (1865-01-31)
Morto 7-an de aprilo 1925 (1925-04-07) (60-jara)
en Moskvo
Tombo Donskoe Cemetery [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio • Russian Soviet Federative Socialist Republic • Sovetunio [#]
Alma mater Sankt-Peterburga Teologia Akademio [#]
Profesio
Okupo pastro [#]
Episkopo de Lublin
Regado 1897-
Episkopo de la nord-amerika rusa ortodoksa eklezio
Regado 1905-1907
Episkopo de Jaroslavl
Regado 1907-
Patriarko de Moskvo kaj Tuta Rusio
Regado 1917-1925
Antaŭulo (1700-1917 neniu patriarko, antaŭ tio:) Adrian
Sekvanto (1925-1943 neniu patriarko, post tio:) Sergio
Sanktulo
Adorita en Ortodoksa eklezio
Kanonizo 1989 de Ortodoksa eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Tiĥon de Moskvo (naskiĝis la 19-a de januaro[jul.]/ 31-a de januaro 1865[greg.] en Toropec, Rusio, mortis la 7-an de aprilo 1925 en Moskvo, Sovetunio), naskiĝis kiel Vasilij Ivanoviĉ Belavin, ruse Василий Иванович Белавин, estis patriarko de Moskvo kaj Tuta Rusio de la rusa ortodoksa eklezio dum la fruaj jaroj de la Sovetunio, inter 1917 kaj 1925. Komence li akre kontraŭis la kontraŭeklezian agadon de la soveta ŝtato kaj rifuzis kunlaboron kun la ŝtate apogita, politikumema eklezia branĉo, la t.n. Viva Eklezio. Pli poste li aplikis pli elastan vidpunkton por mildigi la ŝtatan premon.

Li naskiĝis en rusa ortodoksa pastra familio kaj lernis en la Sankt-peterburga teologia akademio. Li jurpromesis en 1891 por iĝi monaĥo kaj tiam ricevis li la nomon TiĥonTjiĥon, kutima en la ortodoksa eklezio. Li rapide altiĝis en la eklezia rangŝtuparo: li estis episkopo de Lublin ekde 1897, oni sendis lin en 1898 al Alasko. Li vivis en Novjorko inter 1905 kaj 1907 kiel episkopo de la nord-amerika rusa ortodoksa eklezio. Li provis proksimigi la rusan eklezian organizon kaj la diservojn al la lokaj kulturaj kutimoj, malcentrigis la episkopan kontrolon, fondis rusan ortodoksan teologian lernejon kaj aperigis anglalingvan tekston de la rusa ortodoksa liturgio.

Li hejmenvenis en 1907 al Rusio, kie oni nomumis lin episkopo de Jaroslavl. En aŭgusto de 1917, la tutrusa koncilio elektis lin metropolito de Moskvo kaj patriarko de la rusa eklezio. Lia tasko estis la reorganizado de la rusa eklezio, reestablo de la patriarkeco – abolita de Petro la Granda en 1721. Post enpotenciĝo de la bolŝevikoj, li kondamnis la agadon de la soveta registaro, sed li ne esprimis vidpunkton en la interna milito (1918-22).

Li tute kontraŭis la konfiskon de la ekleziaj valoraĵojn dum la malsatego de 1921-22. Tial kaj pro akuzo pri konspiro kun eksterlandaj pastroj, oni internigis lin en klostro, sed oni ne kondamnis lin.

Ĉar la bolŝevik-fidela Viva Eklezio ne sukcesis akiri amasapogon, Tiĥon graviĝis por la ŝtato kaj li estis liberigita en junio de 1923, sed oni limigis lian agadterenon. En siaj lastaj jaroj li provis fortigi sian pozicion en la eklezio kaj refortigi ĝin.

Li estis kanonizita de la Ortodoksa Eklezio la 9-an de oktobro 1989.