Patrice Lumumba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrice Lumumba

Patrice (Hemery) LUMUMBA (naskiĝis la 2-an de julio 1925, Onalua, Belga Kongo – mortis la 17-an de januaro 1961. Katanga, Kongo) estis afrika nacia gvidanto, unua ĉefministro de la sendependa Respubliko de Kongo, inter junio kaj septembro de 1960. Post kiam en la lando komenciĝis tumultoj, oni abdikigis kaj murdis lin.

Li naskiĝis en la malgranda batetela-tribo, dum liaj rivalantoj venis el fortaj triboj kaj reprezentis ties regionajn interesojn. Li volis kompensi tion per tutlanda agado, reprezento.

Lumumba lernis en protestanta misia lernejo, poste laboris en Kindu-Port-Empain, kie li aliĝis al kluba agado de lernintaj afrikanoj (évolués). Li verkis versojn kaj eseojn por Kongaj gazetoj. Li sukcese akiris plenrajtan belgan ŝtatanecon. Li translokiĝis en Léopoldville (hodiaŭ Kinshasa), kie li laboris kiel poŝta oficisto. Pli poste li laboris en la postejo de Stanleyville (nun Kisangani) kiel librotenisto.

Lumumba egy 1955 iĝis regiona gvidanto de sindikato, en kiu membris nur konganoj. Tiu sindikato alixgis nek al la kristanoj, nek la la socialistoj. Li do fervore agadis en la konga organizo de la Belga Liberala Partio. Lumumba studvojaĝis en Belgion en 1956 – je invito de la koloniafera ministro – kun aliaj konganoj. Post lia hejmenveturo, oni arestis lin akuzante pri malversacio en la posto. Unu jaron poste, oni juĝis lin je 12-monata prizono kaj monpuno.

Post lia liberiĝo, Lumumba fondis en oktobro de 1958 la Kongan Nacian Movadon (Mouvement National Congolais; MNC), unuan tutlandan partion de Kongo. Li partoprenis en decembro en la unua konferenco de la afrikaj popoloj en Accra, Ganao. Tie li renkontiĝis kun reprezentantoj de la afrikaj naciaj movadoj, kaj oni elektis lin al konstanta organizo de la konferenco. Lumumba akceptis la panafrikajn celojn, li mem iĝis pli kaj pli batalema naciisto.

La belga registaro anoncis en 1959 la kvinjaran programon de la konga sendependeco, kies unua etapo estis la elektoj en decembro de 1959. La naciaj fortoj akuzis la belgojn, ke ili celas per la programo nur kreadon de pupregistaro, antaŭ deklaro de la sendepnedeco. Ili deklaris bojkoton de la elektoj, pro kio la belga registaro ekuzis perforton. La 30-an de oktobro komenciĝis ribelo en Stanleyville, kiu postulis ĉ. 30 mortintojn. Oni arestis Lumumba pro ekscito. La MNC tiam ŝanĝis la taktikon kaj anoncis partoprenon en la balotoj. La partio akiris 90% da voĉoj en Stanleyville. En januaro de 1960, la belga registaro kunvokis rondtablan konferencon en Bruselo, por priparoli la politikajn ŝanĝojn. MNC ne volis partopreni la konferencon sen Lumumba, tiel oni liberigis la politikiston.

La partoprenantoj de la konferenco interkonsentis, ke en majo okazu tutlandaj balotoj kaj oni deklaros la 30-an de junio sendependecon de la lando. En la elektoj gajnis MNC kaj Lumumba iĝis gvidanto de Kongo. Ĉar oni ne povis obstakli lian enpotenciĝon, oni petis lin formi la registaron, kio okazis la 23-an de junio 1960.

Kelkajn tagojn post deklaro de la sendependiĝo, partoj de la armeo ribelis kaj ne volis cedi al la belga komandanto. Eluzante la perturbojn, la mineral-riĉa regiono Katanga deklaris sendependiĝon. Belgio sendis trupojn per preteksto, ke oni volas defendi la belgajn ŝtatanojn. Oni uzis la belgajn fortojn en Katanga por defendo de la disiĝa reĝimo de Moise Ĉombe.

Kongo petis helpon de UN por forpelo de la belgoj kaj restarigo de la ordo. Lumumba provis ĉion eblan, sed li fakte ne regis la armeon, la administrado estis malsperta kaj nebone edukita. La UN-trupoj mem kondutis perforte, la politikaj aliancanoj ne estis fideblaj, la belgaj trupoj ne volis forlasi la landon kaj eĉ Katanga ne revenis al Kongo.

Ĉar neniu volis fakte helpi lin, Lumumba petis aviadilojn de Sovetunio por liveri trupojn al Katanga. Li invitis en aŭgusto reprezentantojn de la sendependaj afrikaj landoj al Léopoldville, por ke ili apogu liajn klopodojn. Liaj kuraĝaj paŝoj fortimigis multajn, precipe la okcidentajn kapitalismajn landojn kaj fidulojn de prezidento Kasavubu. La prezidento sekvis moderan politikon kaj povis imagi limigitan aŭtonomion de la regionoj.

Kasavabu maldungis Lumumba la 5-an de septembro. Lumumba tuj pridubis leĝecon de la decido, sed la 14-an de septembro Joseph Mobutu – komandanto de la konga armeo – faris puĉon (Mobutu Sese Seko) kaj interkonsentis kun Kasavubu.

En novembro, Lumumba volis forlasi Léopoldville – kie li estis sub protekto de UN- kaj volis veturi al Stanleyville, sed kaptis kaj arestis lin soldatoj de Kasavubu la 2-an de decembro. Oni liveris lin la 17-an de januaro 1961 al Katanga, kie oni murdis lin. Post loka entombigo, por kaŝi la murdon oni elfosis lian kadavron kelkajn tagojn poste. Oni diserigis kadavron de Lumumba, solvita en acido kaj fine forbruligita. Postrestis nur kelkaj el liaj dentoj, parto el lia kranio.

Lia morto kaŭzis konsterniĝon dise en Afriko, eĉ liaj malamikoj deklaris lin „nacia heroo”.

La Rusia Universitato de Amikeco de Popoloj portis lian nomon de 1961 ĝis 1992.