Patrice de Mac-Mahon
Marie Edmé Patrice Maurice, Grafo de MAC-MAHON, Duko de Magenta ekde 1859 (naskita la 13-an de junio 1808 en Kastelo Sully - mortis la 17-an de oktobro 1893 ĉe la Kastelo de la Arbaro proksime de Montcresson), estis franca militisto kaj ŝtatisto, Marŝalo de Francio kaj dua prezidanto de la Tria Respubliko .
Li servis kiel senatano (la 24-an de junio 1856 - la 4an de septembro 1870). Estante konvinkita monarkisto, en 1873 li jesis iĝi la provizora prezidanto de Francio por antaŭenigi la restarigon de la monarkio, sed restis en ofico post la adopto de la respublikana konstitucio en 1875 [1].
Antaŭ iĝi ŝtatestro, li havis brilan armean karieron, unue en Alĝerio, poste dum la Krimea Milito kaj la Aŭstro-Sarda Milito. Li estis nobeligita ĉi tie post la venko en la Batalo de Magenta kaj ricevis la titolon Duko de Magenta.
Li ankaŭ estis unu el la centraj marŝaloj dum la Francia-Prusia Milito 1870-1871 (kiun Francio perdis), kaj en 1871 helpis forigi la Parizan Komunumon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ David Bell, et al. eds. Biographical dictionary of French political leaders since 1870 (1990) pp 257-258.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1808
- Mortintoj en 1893
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Elefant-ordeno
- Viroj
- Naskiĝintoj la 13-an de junio
- Mortintoj la 17-an de oktobro
- Francaj romkatolikoj
- Lernintoj de la milita speciala lernejo de Saint-Cyr
- Pariza komunumo
- Senatanoj de la dua Imperio de Francio
- Francaj monarkiistoj
- Francaj markizoj
- Francaj marŝaloj
- Homoj de Saône-et-Loire
- Aleksandro Nevskijaj Ordenitoj
- Francaj politikistoj
- Francaj senatanoj