Patricia Highsmith

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La usona verkistino Patricia HIGHSMITH (naskiĝis 9-a de januaro 1921 en Fort Worth, Teksaso, mortis 4-a de februaro 1995 en Locarno, Svislando) estas ĉefe konata pro siaj psikologie profundaj krimromanoj. Mondfamon ŝi akiris pro la verko "Strangers on a train", kiu poste plurfoje estis filmigita (inter alie tre sukcese de Alfred Hitchcock).

Famaj verkoj

  • Strangers on a train (1950)
  • The blunderer (1954)
  • The talented Mr. Ripley (1955)
  • Deep water (1957)
  • The Cry of the Owl (1962)
  • Ripley under ground (1970)
  • Ripley's game (1974)
  • Edith's diary (1977)
  • Ripley under water (1991)

Vidu ankaŭ