Patrick Kanner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Kanner
Persona informo
Patrick Kanner
Naskiĝo 29-a de aprilo 1957
en Lille (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lille 2 - Publika juro
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikisto • Class A official • advokato vd
Ministro pri urbo,
junularo kaj sportoj
Dum 26-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Najat Vallaud-Belkacem
Prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord
Dum 31-a de marto 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick Kanner, naskiĝinta la 29-an de aprilo 1957 en Lille, estas franca politikisto, membro de la Socialista Partio. Li estas prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord ekde marto 2011. Li estis vicurbestro de Lille de 1989 ĝis 2014, kaj prezidanto de la Nacia Unuiĝo de la Komunumaj Centroj pri Sociala Agado (UNCCAS). La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri urbo, junularo kaj sportoj en la 2-a registaro de Manuel Valls.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Patrick Kanner studis publikan juron kaj nun instruas en Universitato Lille 3 kiel asociita "maître de conférences".

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Inauguration de la branche vers Vieŭ-Condé de la ligne B du tramway de Valenciennes le 13 décembre 2013 (194).JPG
Patrick Kanner okaze de la inaŭguro de la dua tramlinio de Valenciennes.

La 31-an de marto 2011, li estis elektita prezidanto de la Departementa Konsilio de Nord [1]. La sekvantan monaton, li fariĝis membro de la plenuma komisiono de la Asembleo de la Departementoj de Francio (ADF) kiel nacia kasisto [2], flanke de Claudy Lebreton.

La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri urbo, junularo kaj sportoj.

Evoluo en la Socialista Partio[redakti | redakti fonton]

Patrick Kanner estas membro de la Nacia Konsilio de la Socialista Partio kaj de la estraro de la Nacia Federacio de la Respublikanaj kaj Socialistaj Elektitoj.

Aliaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

L'écrit d'alerte : Manifeste pour une nouvelle politique sociale, eld. "Les Éditions Territoriales", 2012.

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Li estis ordenita kavaliro de la nacia Ordeno de Merito en 1998, en la kontingento de la ĉefministro per dekreto de la 14-a de majo 1998 pri promocioj kaj nomumoj poste kavaliro de la Honora Legio en 2013, en la kontingento de la ĉefministro per dekreto de la 12-a de julio 2013 pri promocioj kaj nomumoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Mi ŝanĝis haŭton ». Arkivita el la originalo je 2016-04-01. Alirita 2014-09-15.
  2. Instances Assemblée des Départements de France. Arkivita el la originalo je 2011-11-10. Alirita 2014-09-15.
  3. Regkomitato AFCCRE. Arkivita el la originalo je 2014-09-15. Alirita 2014-09-15.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]