Patrick Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Moore

Sir Patrick Alfred Caldwell-Moore (naskiĝis la 4-an de marto 1923, mortis la 9-an de decembro 2012) estis angla hobia astronomo kiu atingis elstaran rangon en tiu kampo kiel verkisto, esploristo, radiofonia kaj televida komentisto.

Moore estis iama prezidanto de la Brita Astronomia Asocio, kunfondinto kaj prezidinto de la Societo por Populara Astronomio (SPA), aŭtoro de pli ol 70 libroj pri astronomio kaj anoncisto de la monda plej longkura televida serio pri Astronomio - nomata The Sky at Night, do "La ĉielo dumnokte" - en la kanalo BBC. Kiel hobia astronomo, li iĝis konata kiel specialisto pri observo de la luno kaj kiel verkisto de la astronomia katalogo Caldwell catalogue. Pro sia iom nekutima parolado, vestado kaj gestado li fariĝis populara kaj tuj rekonebla figuro en la brita televido.

Moore estis ankaŭ mem-instruita ludanto de ksilofono kaj piano, kaj agis kiel muzika komponisto. Krom multaj popularaj libroj pri scienco, li skribis kelkajn sciencfikciajn verkojn. Moore estis kontraŭulo de vulpo-ĉasado, malkaŝa kritikanto de la Eŭropa Unio kaj servis kiel prezidanto de efemera politika partio kontraŭ enmigro de alilandanoj al Britio. Li servis en la Brita Aerarmeo (RAF) dum la Dua Mondmilito, lia fianĉino estis mortigita de bombo dum la milito kaj li neniam edziĝis.

Eksteraj ligiloj

greke lia persona retejo, laŭ stato de decembro 2012 nur funebra foto greke funebra retejo pri li okaze de la morto greke Informoj pri Patrick Moore en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke Patrick Moore ĉe Interreta filma datumbazo (angle)



Ŝablono:LigoLeginda