Patrick Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick PARKER
Proksimume en 1910
Proksimume en 1910
Persona informo
Naskiĝo 24-a de julio 1869
en Coolamain, Oylegate, en la graflando Wexford
Morto la 19-an de septembro 1948
en Cushinstown
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rev. Patrick PARKER estis irlanda katolika esperantisto. Li naskiĝis en Coolamain, Oylegate, en la graflando Wexford la 24-an de julio 1869 kaj li estis baptita du tagojn poste en la paroĥejo "St. David" en Oylegate. Liaj gepatroj estis James Parker, naskita en Coolamain, kaj Bridget Keegan, naskita en Borris, Co. Carlow. Patrick havis 3 fratojn kaj 4 fratinojn. Du el liaj fratinoj fariĝis religiulinoj. La familio estis vere profunde religiema, ĉar liaj onkloj, la pastro John Canon Parker estis paroĥestro de Ferns (li mortis la 08.08.1900) kaj pastro Patrick Parker, kiu mortis en 1876, estis vic-paroĥestro en Screen, Co. Wexford.

Li studis unue en la Kolegio Sankta Petro (Wexford) kaj poste en la Irlanda Kolegio en Salamanko (Hispanio). Li estis ordenita pastro en la menciita Kolegio, kune kun alia studento (Sylvester Cloney) fare de episkopo Brown dimanĉe la 2-an de decembro 1894. En la postaj jaroj Parker estis paroĥa pastro en Screen (ekde decembro 1894), kie lia samnoma parenco mortis en 1876; en Adamstown (ekde februaro de 1898); en Kilmyshall (ekde la 24-a de aŭgusto 1902), kaj paroĥestro en Cushinstown (ekde la 16.05.1919). Li estis membro de la Dioceza Kapitulo de Ferns. Parker estis klera studulo pri klasikaĵoj kaj ankaŭ tre interesata al la reflorigo de la gaela lingvo: li estis unu el la pioniroj de la movado por la gaela lingvo en Co. Wexford. Li estis aktiva membro de la asocio Enniscorthy Feiseanna, kaj li donacis monon por stipendio.

Dum la 4a IKUE-Kongreso en Romo, li estis elektita prezidanto, sed pro "tempomanko" kaj post hezitiĝoj li akceptis por nur unu jaro. Li tamen restis prezidanto ĝis 1920 ĉar ĉesiĝis la agado de IKUE pro la unua mondmilito.

Parker mortis dimanĉe la 19-an de septembro 1948, 78-jaraĝa. Li estis entombigita ĉe la preĝejo de Cushinstown. Ankoraŭ en 2003 en lia paroĥa teritorio kelkaj havis klarajn rememorojn pri Pastro Parker. Li estas memorigata pro sia granda zorgemo kaj ĝentileco. Oni rimarkis lian grandan sindediĉon por la paroĥaj vizitoj, kaj tiuj, kiuj memoras lin, parolas pri lia ĝentileco kun la geknaboj. Iu priskribas lin kiel "familieca homo, ĝentila kun la infanoj" kaj "facila al dialogo, tiom ke li estis ĉiam bonvena vizitanto en la hejmoj".

Biografiaj informoj estas troveblaj en la libro de Kanoniko John V. Gahan, "The Secular Priests of the Diocese of Ferns", Editions du Signe, 2000. Ĉi tiu verko represas la informojn pri la diocezaj pastroj de Ferns publikigitajn en la libro "History of the Diocese of Ferns (1916)", de d-ro Grattan Flood.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Pri la defendo de la lingvoj de malgrandaj nacioj en Belga Esperantisto, februaro 1910, p. 78.