Patrik Fazekas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:33, 4 apr. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Patrik Fazekas [fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fazekas Patrik estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

Patrik Fazekas [1] naskiĝis la 29-an de marto 1945 en Mosonmagyaróvár. Li mortis la 16-an de majo 2007 en Budapeŝto.

Biografio

Patrik Fazekas abiturientis en sia naskiĝurbo en 1963, poste li akiris fizikistan diplomon en 1968 en Universitato Eötvös Loránd. Li havis postenon en esplora instituto pri fiziko ekde 1968 ĝis sia morto. En 1972 li doktoriĝis, li atingis la sciencan gradon kandidato en 1978, li doktoriĝis en 1988 antaŭ la akademio, li atingis la gradon PhD en 1995. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto ekde 1987, kie li profesoriĝis en la 1990-aj jaroj. En 1998 li profesoriĝis ankaŭ en la teknikuniversitato. Li instruis aŭ esploris ankaŭ eksterlande en Kembriĝo, Kolonjo, Trieste. Li okupiĝis precipe pri solid-stata fiziko. Li ricevis premiojn inter 1972-2006.

Elektitaj publikaĵoj

  • The Role of Many-Particle Intermediate States in the Formation of the Abrikosov–Suhl Resonance (1968)
  • Antiferromágnesség és szimmetriasértés (1978)
  • Erősen korrelált elektron-állapotok nehéz fermionos rendszerekben és szemcsés szupravezetőkben (1987)
  • Magnetic and Non-magnetic States of Heavy Fermion Systems (1994)
  • Orbital Order and Spin-Orbit Coupling in BaVS3 (2006)

Fontoj