Patrino Ukrainio
| Patrino Ukrainio | |
|---|---|
| koloso | |
| Prezento | |
| Geografio | |
| Geografia situo | 50° 25′ 35″ N, 30° 33′ 47″ O (mapo)50.426530.56311111Koordinatoj: 50° 25′ 35″ N, 30° 33′ 47″ O (mapo) |
Patrino Ukrainio aŭ la Statuo de Libereco (ukraine Україна-Мати), antaŭe Patrino Patrujo (ukraine Батьківщина-Мати), estas kolosa statuo situanta en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. Starigita la 9-an de majo 1981 dum la soveta epoko, ĝi estas parto de la Nacia Muzeo pri la Historio de Ukrainio en la Dua Mondmilito. Ĝin inaŭguris Leonid Breĵnev, la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio.
Dezajnita de Jevgenij Vuĉetiĉ, la 62-metra statuo estas farita el rustorezista ŝtalo kaj staras sur 40-metra piedestalo. Origine, la bildon de la statuo desegnis Vuĉetiĉ, bazita sur la ukraina pentristino Nina Danileiko[1]. Post ŝia morto en 1974, la dezajnon transprenis Borodaj, kiu modelis ĝin laŭ alia ukraina skulptistino, Halina Kalĉenko, filino de la ukraina ĉefministro Nikifor Kalĉenko.
La glavo uzata de la figuro estas 16 metrojn longa kaj 9 tunojn peza; ĝi estis mallongigita ĉar ĝia pinto estis pli alta ol la kruco ĉe la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo[2]
Lia alia mano tenas ŝildon de 13 m je 8 m, kiu portis la emblemon de Sovetunio ĝis aŭgusto 2023, kaj kiu estis anstataŭigita per la tridento, la emblemo de Ukrainio[3].
En aprilo 2015, en provo malkomunismigi la landon (Ukrainio estis sub rusa kaj poste sovetia regado ekde la mezo de la 18-a jarcento), la ukrainia parlamento malpermesis sovetiajn kaj komunistajn simbolojn kaj ŝanĝis la nomojn de stratoj kaj monumentoj. Tamen, monumentoj de la Dua Mondmilito estis neŝanĝataj.
En julio 2023, pli ol jaron post la invado de la lando fare de Rusio, la anstataŭigo de la sovetia simbolo per la tridento, la simbolo de Ukrainio, estis oficiale anoncita[4]. Post tio, oni planis renomi ĝin "Patrino Ukrainio" antaŭ la 24-a de aŭgusto[5]. La statuo remalfermiĝis al la publiko la sekvan oktobron[6].
-
La statuo sur ukrainia poŝtmarko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ « Народне малярство Ніни Данилейко » (arkivo) ĉe honchar.org.ua
- ↑ « Motherland Monument » (arkivo), ĉe Ukrainian State Museum of the Great Patriotic War of 1941-1945.
- ↑ « A Kiev, réouverture de la "Mère-Patrie" monumentale débarrassée des symboles soviétiques » (arkivo), lepoint.fr, 20-a de oktobro 2023.
- ↑ Martin Fornusek, « State approves plans to replace Soviet emblem on Motherland Monument with Ukrainian trident » (arkivo), ĉe kyivindependent.com, The Kyiv Independent, 13-a de julio 2023.
- ↑ Florence Aubenas, « A Kiev, Mère Patrie devient Mère Ukraine » (arkivo) ĉe lemonde.fr, Parizo, 18-a de aŭgusto 2023
- ↑ « A Kiev, réouverture de la "Mère-Patrie" monumentale débarrassée des symboles soviétiques » (arkivo), lepoint.fr, 20-a de oktobro 2023.

