Patrino de akvoj
La Patrino de akvoj, ankaŭ nomata Patrino de Akvo, "Maguo" aŭ Magujo, estas mita estaĵo ĉeestanta en la folkloro de Kubo, sed ankaŭ ĉeestas en la folkloro el Kolombio. Estas parto de la arketipaj estaĵoj de la mitologio de Kubo kune kun la Gujho, la kagejro kaj la siguapo[1].
Legendo
[redakti | redakti fonton]La legendoj diras ke la Patrino de Akvoj estas giganta serpento, tre granda kaj larĝa, kun la preciza dikeco de palmarbo, sed ke ĝi ankaŭ havus du protuberancojn en la fronta regiono, similaj al kornoj de bovedoj, ankaŭ havas dikajn kaj fortajn skvamojn kiuj estas inverse distribuitaj kiel ili aperas en la resto de la serpentoj, kio signifas ke eĉ kugloj ne eniras ilian korpon. Laŭ la legendo, ili loĝas en riveroj kaj lagetoj, kiuj neniam sekiĝos dum unu el ili vivas tie. Krome, ili povas vivi centojn da jaroj kaj ĉiu, kiu provas mortigi aŭ kapti ilin, mortos ĉar la "Magujoj" estas magiaj estaĵoj tre antikvaj kaj protektitaj de la kubaj sorĉistoj. Ankaŭ laŭ kuba legendo, ili estas timindaj bestoj, sed kiuj malsate kapablus engluti tutan bovidon.[2]