Patriota Unuiĝo de Kurdistano
| Patriota Unuiĝo de Kurdistano | |
|---|---|
| Yekêtiy Nîştimaniy Kurdistan یەکێتی نيشتيماني کوردستان | |
| partio | |
| Lando | |
| Kunprezidantoj | Bafel Talabani Lahur Talabani |
| Fondiĝo | 1-a de junio 1970 |
| Fondintoj | Omar Shekhmus Adel Murad Ĝalal Talabani Ali Askari Fuad Masum Abdul Razaq Feyli |
| Ĉefa sidejo | Sulajmanija, Aŭtonoma Regiono Kurdistano |
| Ideologio | socialdemokratio, kurda naciismo, Tria Vojo |
| Iraka Parlamento |
18 / 329 |
| Parlamento de Regiono Kurdio |
21 / 111 |
| Retejo | vidu tekste |
PUK, mallonge por Patriota Unuiĝo de Kurdistano (kurde Yaketi Nishtimani Kurdistan aŭ Yekîtiya Niştimanî ya Kurdistanê) estas politika gruiĝo fondita en iraka Kurdistano de Ĝalal Talabani en junio 1975.
Komence ĝi estis partio de intelektuloj, 13 el 15 fondintoj estis sciencistoj aŭ akademiaj lekciistoj. De la 1980-aj jaroj ĝi pligrandigis sian socian bazon kaj trapasis evoluon de tipe maldekstrula programo favore al socialdemokratio kaj centro. Posedas statuson de observanto en Socialista Internacio.
Ĝia ĉefa influzono ampleksas sud-orientan parton de la iraka Kurdistano, najbare al Irano. En 1992 dum liberaj balotoj al 102-loka kurda Nacia Asembleo ĝi gajnis 50 mandatojn.
La partio konkurencas kun Kurda Demokratia Partio de Masud Barzani. En 1995 en liberigita de regado de Saddam Hussein norda parto de Irako okazis fratecaj bataloj inter ambaŭ partioj, kion provis utiligi iraka armeo kaj militistaro de najbaraj ŝtatoj, kiuj invadis la irakan Kurdistanon. La batalado finiĝis danke al interveno de taĉmentoj de okcidentaj landoj (Francio, Britio, Usono). Repaciĝo de ambaŭ partioj permesis al praktike sendependa zono estrata de kurdoj en la norda Irako.
En 2005 post la 2-a Golfa Milito kreiĝis balota gruiĝo Demokratia-Patriota Alianco de Kurdistano, kiu decide venkis (90% de voĉoj) en loka balotado por Kurda Asembleo kaj gajnis 75 lokojn en la iraka Nacia Asembleo dum bojkotitaj de sunaistoj balotoj de la sama jaro.
En subordigitaj al la unio taĉmentoj de milico servas ĉ. 50 mil tielnomitaj "peŝmergoj" (پێشمەرگه aŭ latinigite Pêşmerge, mortbatalantoj[1]), kaj samkvanta nombro de rezervistoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La peŝmergoj estas anoj de la armitaj fortoj de la Aŭtonoma Regiono Kurdio en norda Irako. Ili originis kiel gerilanoj en la 20-a jarcento, defendante la rajtojn de la kurda popolo kontraŭ diversaj registaroj. Post 2003 ili oficilaliĝis kaj estis agnoskitaj kadre de la iraka konstitucio. Dum la milito kontraŭ Islama Ŝtato la peŝmergoj ludis ŝlosilan rolon en la protektado de lokaj komunumoj kaj la rekonkeronde teritorioj. Kvankam dividitaj laŭ politikaj linioj, ili ofte kunlaboras por komunaj defendo-celoj.

