Pau Claris i Casademunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Claris kaj la patrinonomo estas Casademunt
Pau Claris i Casademunt
Pau Claris i Casademunt
Gravuraĵo eltirita el libro Barcelona antiga i moderna, Andreu Avel.li Pi i Arimon, 1854

94-a Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
En funkcio:
22-a de julio 1638 – 26-a de januaro 1641
Antaŭulo Miquel d'Alentorn i de Salbà
Sekvanto Josep Soler

1-a ofic-tenanta Prezidanto de la Kataluna Respubliko
En funkcio:
17-a de januaro 1641 – 23-a de januaro 1641
Antaŭulo Li mem, kiel Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
Sekvanto Estanislao Figueras en 1873

Naskiĝo la  1-an de januaro 1586(nun 1586-01-01)
en Barcelono
Morto la 27-an de februaro 1641 (55‑jara)
en Barcelono
Politika partio Neniu
Religio Katoliko
v  d  r
Information icon.svg

Pau Claris i Casademunt (naskiĝis la  1-an de januaro 1586(nun 1586-01-01) en Barcelono, mortis la 27-an de februaro 1641 en Barcelono), estis kataluna politikisto kaj ekleziulo kiu fariĝis la 94-a prezidanto de la Generalitato de Katalunio[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el familio de juristoj, devenanta de Berga, kaj li fariĝis doktoro pri eklezia kaj civila juro. Nomumita episkopo de La Seu d'Urgell (1612), li komencis sian publikan vivon kiel defendanto de ekleziaj prebendoj. En julio 1638, antaŭ la malboniĝo de la politika situacio, li estis elektita prezidanto de la Generalitato por la periodo 1638-1641 (lia frato Francesc estis elektita dua konsilisto tiun saman jaron).

En la komenco de sia mandato, li faris interkonsenton kun la municipo de Barcelono; li baldaŭ alfrontis la reĝajn aŭtoritatojn sekve al la detruo de Palafrugell (julio 1638) fare de la tercios de la reĝo, kaj sekve de akuzoj de kontrabando lanĉitaj kontraŭ la Generalitato. La krizo pliiĝis, dum printempo 1639, per la franca invado de Rusiljono kaj la rezigno de Salses. Ĝi kulminis per la enkarcerigo de la militista deputito Francesc de Tamarit. La juĝisto de la apostola brevo enketis pri la konduto de Claris, akuzita de interveno dum perturboj kontraŭ soldatoj, sed li ne povis kondamni lin pro manko de pruvoj. La graveco de la postaj incidentoj —morto de Joan Miquel Mont-rodon en Santa Coloma de Farners, incendio de la preĝejo de Riudarenes kaj la eniro en Barcelonon de kelk-ducent kamparanoj (la 22-an de majo 1640) por liberigi la deputiton Francesc de Tamarit- kulminis per la "Corpus de Sang" (7-a de junio 1640), kiam la eniro en Barcelonon de kelk-400 aŭ 500 ribelaj falĉistoj provokis la morton de la vic-reĝo Grafo de Santa Coloma. tiuj eventoj provokis la definitivan ĉeson de rilatoj inter la Generalitato kaj la registaro de Gaspar de Guzmán, Grafo-Duko de Olivares.

Statuo de Pau Clarís fare de Rafael Atché (Barcelono)

La minacanta kastila invado devigis Pau Claris-on serĉi militan helpon de Francio: la konversacioj komencitaj de lia nevo Francesc Vilaplana finiĝis per la subskribo en Barcelono (la 12-an de decembro 1640) de pakto de milita helpo kaj, sinsekve (la 16-an de januaro 1641), per la proklamo de la Kataluna Respubliko sub protekto de Francio. Tamen, La vivo de la Kataluna Respubliko estis mallongadaŭra: antaŭ la minacanta danĝero de sieĝo de Barcelono fare de la armeo de Markizo de Los Vélez, Pau Claris, nome de la Princlando, devis agnoski la reĝon de Francio Ludoviko la 13-a kiel Grafon de Barcelono. La franca-kataluna armeo tute dispelis la kastilajn trupojn en la batalo de Montjuïc (1641) la 26-an de januaro 1641.

Pau Claris subite mortis unu monaton post tiu venko. Francesc Fontanella, antaŭa Ĉef-Konsilisto de la batalo de Montjuic kaj granda amiko de Pau Claris, dediĉis varman omaĝon al li.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pau Claris en la franca Vikipedio.