Paul-Georges Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul-Georges Koch
Persona informo
Naskonomo Georges Paul Koch
Naskiĝo 17-an de oktobro 1908 (1908-10-17)
en Colmar
Morto 17-an de aprilo 1982 (1982-04-17) (73-jaraĝa)
en Munster
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul-Georges Koch, naskiĝis la 17an de oktobro 1908 en Colmar kaj forpasis la 17-an de aprilo 1982 en Munster . Li estas elzaca germanlingva poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pro la malsaniĝo de sia patro (Henri Koch 1867-1957), kiu estis justica ŝtatoficisto , li estis devigita tre junaĝe monenspezi. Li eklaboris en banko . Nur pli poste li denove frekventis liceon, trapasis sian bakalaŭron kaj ekstudis teologion en Montpellier.

Dum la dua mondmilito li iĝis militkaptito. Post sia liberigo en 1940 li plustudis, ĉi-foje luterana teologio en Erlangen, en Bavario. Post la studoj la unua posteno estis vikario en Munster en 1941 , poste en Barr en 1943

Li iĝis pastoro kaj kutimis difini sin jene : mi estas pastoro kaj poeto . Lia unua posteno estis en La Petite-Pierre ,en 1944, kie li aliĝis sub la kaŝnomo "la orgenisto" al la lokaj FFI (Kontraŭnazia rezistogrupiĝo en Francio) . Li edziniĝis en Munster la 27an de septembro 1947 kun Lileine Matter (1929-2018)

En 1957, li petis enposteniĝon en Metzeral, en la valo de Munster,kie loĝis lia juna edzino, Lileine Matter .Kaj lia poeta inspiro ekis pro amo al ŝi.

Kiel admiranto de la germanlingva poeto Rainer Maria Rilke li verkis serion da sonetoj, kies temoj estas Rodin. Li legadis la verkojn de la filozofoj Nietzsche, Jaspers, Heidegger , kies influoj retroviĝas en lia pensado. Inter 1949 kaj 1981 li publikigis ok poemarojn. La lasta parto de lia verkaro malfermiĝas sur moderneco foje violenta kaj kritika laùforme.

Elzacon/Alzacon li konsideris kiel "germanan tribon", kiu elektis Francion. Lia verkaro estas unu inter la lastaj nurnure germanlingvaj en Elzaco/Alzaco.

Li estas entombigita flanke de sia patro en La Petite Pierre.

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Liebesflug - Amflugo, 1947
  • Lebenstanz - Vivodanco,1949
  • Atlas - Atlaso, 1949
  • Lieder der Freundschaft - Kantoj de amikeco, 1949
  • Variationen über Themen von Rodin - Variacioj laŭ temoj de Rodin, 1949
  • Von der Auferstehung der Dinge und andere Fragmente - Pri la Rezurekto de la aĵoj kaj aliaj fragmentoj, 1949
  • Weltenspiegel - Mondspeguloj, 1974
  • Herbstgold - Aŭtuna oro , 1981

En 2012 okaze de Esperanto-kongreso de La Petite-Pierre, aperis libreto kun tradukoj de 8 poemoj el la germana fare de Edmond Ludwig.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Rebe am Fenster
Dich will ich, Mädchen, jung behalten
wie diese Rebe hier im Blick
und neben deinem stolzen Glück
als Gärtner walten.

Ich will mich selber
verjüngen wie die Rebe, Jahr um Jahr.
Doch meine Hände werden falb und fälber...
Wer reicht uns beiden ewige Jugend dar ?„ [1]

Vito ĉe la fenestro
Vin,knabino, mi volas restigi juna
kiel tiu vito jen videbla
kaj apud via fiero feliĉa
kiel ĝardenisto privarti.

Min mi deziras
rejunigi kiel ĉi vito, jarpostjare,
Sed miaj manoj pli kaj pli paliĝas ...
Kiu provizos nin ambaŭ je juneco poreterne ?“„

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laù libreto de Esperanto-France-Est 2012 poemoj tradukitaj de Edmond Ludwig