Paul-Schneider-komunumcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kirko kun komunuma ejaro en Vajmaro, nomite por Paul Schneider

Komunumcentro Paul Schneider (germane: Evangelisches Gemeindezentrum Paul Schneider) estas luterana kirkokomplekso en uesta kvartalo de Vajmaro, Germanujo (Moskauer Straße 1a).

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo Weimar-West estis origine planita sen preĝejo. En tiu komunisma tempo, la influo de la eklezioj en la prefabrikitaj loĝejaj kvartaloj estis konservota al minimumo.

Tamen la kirkokonstruprogramo Preĝejoj por novaj urboj[1] tiam estigis la eblecon konstrui kirkon ankaŭ tie. En ls 21.6.1986, ok jarojn post la komenco de la disvolviĝo de la distrikto, venis la momento kaj metitis la fundamenta ŝtono. La areo de iama kazerno apud la arbaro Rabenwäldchen kaj la traknivela pasejo ĉe la haltejo Weimar-West de la fervojlinio inter Vajmaro kaj Kranichfeld estis elektita kiel loko. Nur du jarojn poste, en 1988 la tuto ekfunkciis: en la 22.10. okazis la solena konsekro. Arĥitekto estis Rainer Pagel.[2]

La tuto estis konstruita inter 1986 kaj 1988 en la plej granda nov-evoluiga areo en Vajmaro. Ĝi estas universala konstruaĵo, en kiu la preĝejo kaj komunumĉambroj estas sub unu tegmento kaj povas esti uzataj varie danke al glitmuroj.

La komunuma domo estas nomita laŭ pastoro Paul Schneider, la t.n predikisto de Buchenwald, kies forto de fido kaj kuraĝo ne povus esti rompitaj eĉ en izoleco en la Buchenwald-koncentrejo. Li estis murdita en la internigejo la 18-an de julio 1939. Kvar grandaj murpendaĵoj en la koloroj de la preĝeja jaro, la altara kruco kaj skulptaĵo de la lignoskulptisto Elly-Viola Nahmmacher rilatas al Paul Schneider kaj lia sorto.

En 1998, apud la komunuma domo estis konstruita kampanilo, kiu jam estis planita sed ne aprobita en GDR-tempoj. En la komunuma domo okazas aranĝoj de la paroĥo, la infana kaj junulara laboroj kaj diversaj diakoniaj agadoj.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi centro okazis en la 18.4.1990 la unua ronda tablo inter politikistoj kaj aliaj publikuloj laŭ invitiĝo fare de la evangelia landa episkopo Werner Leich.[3]

En 2006 la uestvajmara komunumo kunfandiĝis kun la fidelularoj de la sekvaj vilaĝoj de ĉe la piedo de Ettersberg-monto - Gaberndorf, Tröbsdorf kaj Daasdorf.

Ekde 2011 ekzistas tie Escola popular por junuloj i.a. kun kapoejro-grupo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kirchenbau in der DDR - Wille gegen Widerstand". Ĉe: monumente-online.de, junio 2017
  2. Art. Bauten nach 1945, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 34.
  3. Eberhard Weiland: Mein Wendetagebuch: Die Ereignisse in der DDR zur Wende von der Grenzöffnung 1989 bis zum Tag der deutschen Einheit am 03.10.1990. Norderstedt 2013, p. 86
50.98811.31049