Paul Adami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Adami
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de julio 1739(nun 1739-07-09)
en Hungario Bellus (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 21-an de septembro 1795
en Aŭstrio Vieno (Aŭstra Imperio)
Lingvoj germanalatinahungara
Ŝtataneco Habsburga monarkioHungara reĝlando
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo zoologokuracistobestokuracisto
vdr

Paul Adami, laŭ hungarlingve kutima nomordo Adámi Pál, slovake Pavol Adami estis hungaria kuracisto, bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia nacieco estas nekonata, lia frato estis Mihály Adami.

Paul Adami[1] naskiĝis la 9-an de julio 1739 en Bellus (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Beluša en Slovakio), li mortis la 21-an de septembro 1795 en Vieno (Aŭstra Imperio). Estas pluraj biografiaj datenoj, ekzemple li mortis en 1814.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paul Adami unue studis juron, poste medicinon en la Universitato de Vieno, kie li doktoriĝis pri medicino en 1766 (memoru: tiam la hungara universitato ne havis medicinan fakultaton). En 1767 li venis al Kroatio, kie li laboris kiel registara bestokuracisto por batali kontaĝajn bestajn malsanojn precipe pri bovoj. En 1775 li revenis Vienon kaj instruis kiel profesoro pri brutaj malsanoj ĉe la medicina kaj kirurgia fakultatoj. De 1804 ĝis 1809 li instruis en la Jagelona Universitato en Krakovo, en la lasta studjaro li estis dekano. Baldaŭ li revenis al Vieno, kie li mortis en 1814?.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hydrographia comitatus Trencsinensis (1766)
  • Beiträge zur Geschichte der Viehseuchen in den k. k. Erbländern (1781)
  • Bibliotheca Loimica (1784)
  • Reflexiones pathologicae super chronologicam pestium onmis aevi memorians (1784)
  • Vorsichten und Mittel wider die Viehseuche (1800)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]