Paul Arma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paul Arma
Persona informo
Naskonomo Weisshaus Imre
Naskiĝo 22-an de oktobro 1905 (1905-10-22)
en Budapeŝto
Morto 31-an de oktobro 1987 (1987-10-31) (82-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio komponistopianisto • muzikologo • etnomuzikologo
Information icon.svg
vdr

Paul Arma, estis hungardevena franca pianisto, komponisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Weisshaus Imre, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Amrusz Pál [amrus].

Imre Weisshaus [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de novembro 1987 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paul Arma studis en Muzikakademio de Budapeŝto (1920-1924). Béla Bartók inspiris lin kolekti popolkantojn. Li faris koncertojn en Eŭropo kaj Usono (1924-1930), sed li faris ankaŭ prelegojn pri la moderna muziko. En 1930 li translokiĝis al Germanio, kie li estis korusestro kaj orkestrestro en Berlino kaj Lejpcigo, krome li instruis en Dessau. En tiu periodo li ankaŭ pentradis kaj skulptadis. En 1933 la nazioj arestis lin, sed li rifuĝis al Parizo. Li ŝanĝis sian nomon en Paul Arma kaj li estis pianisto de la franca radio. Post falo de Francio li aliĝis al la subtera movado kaj li kolektis kantojn de la partizanoj, ankaŭ francajn popolkantojn. Post la 2-a mondmilito li denove estis pianisto, tamen pli ofte li komponadis kaj kolektis negrajn popolkantojn. Inter 1954-1984 Arma komponadis elektronikajn muzikojn kaj ankaŭ faris 81 skulptaĵojn el lignojmetaloj sur la temo de muziko. En 1984 li ekspoziciis en Palaco Vigadó, en la sekva jaro en Parizo. Li ricevis Honoran legion, aliajn francajn kaj hungaran premiojn. Li havis edzinon.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kanto pri poemo de Endre Ady (1922)
  • Petite Suite (op. 14) (1930)
  • Chants du Silence (11 kantoj, 1942-1944)
  • Konĉerto por arĉa kvarteto kaj orkestro (1947)
  • Cantate de la Terre (1952)
  • Polydiaphonie (1962)
  • Á la mémoire de Béla Bartók (op. 293) (1982)
  • 36 francaj popolkantoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]