Paul Blaschke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Blaschke
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1885 (1885-05-24)
en Hlučín
Morto 11-an de marto 1969 (1969-03-11) (83-jaraĝa)
en Anholt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistodirigentoĥorestro • katolika sacerdoto
vdr

Paul BLASCHKE estis muzikkomponisto, kiu naskiĝis la 24-an de majo 1885 en Hlučín, li mortis la 10-an de marto 1969 en Anholt (entombigita en Muenster).

Li estis filo de ŝuista majstro kaj terkulturisto Richard Blaschke en Hlučín. Jam ekde junaĝo li havis karakterizan muziktalenton.

Ekde la jaro 1898 li fariĝis ano (kun siaj du fratoj) de Infanatemple ĥoro en Vroclavo, kie li vizitis gimnazion de Sankta Matiaso kaj pli malfrue Vratislavan universitaton, kie li sukcese finstudis filozofion kaj teologion. En la jaro 1909 li estis ordinigita kiel pastro kaj ekde la jaro 1911 li fariĝis vikario ĉe sankta Maŭricio en Vroclavo. Krom tio li dediĉis sin ankaŭ al studado de muziko, li studis orgenludon kaj aldoviolonludon kaj post tio, kiam li estis nomita en la jaro 1918 vikario kaj predikanto de vratislava katedralo, ankaŭ pianludon kaj kompozicion.

Ankaŭ li dediĉis sin al ĥoraj studoj, li finstudis eĉ Instituton de muziksciencoj de Vroclava universitato kaj ekde la jaro 1925 ĝis la jaro 1945 li estis kapelestro de Vratislava katedralo. Li realigis en repertuaron eĉ komponiston de la tn. „silezia lernejo“ de katolika templa muziko. Li estis lasta prezentanto de la germana „vratislava lernejo“.

En la jaro 1945 li estis ekzilita el la urbo, li vivis ĉe la frato (kiu estis ankaŭ pastro), poste kiel pastro en kastelo en Darfel kaj en malsanulejo de sankta Aŭgustus en Aubolteo. Fine li finis kiel pastro en hejmo por maljuniĝintoj, kie li ankaŭ mortis.

Muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 6 mesoj
  • requiem
  • gradualioj, ofertorioj
  • kantoj de Dia korpo por militjaro 1943
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.