Paul Delaroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Paul Delaroche; portretita de Eugène-Ferdinand Buttura.

Paul DELAROCHE (Parizo, 17a de Julio 1797 – 4a de Novembro 1856) estis franca pentristo kiu atingis siajn plej grandajn sukcesojn pentrante historion. Li famiĝis en Eŭropo pro siaj melodramaj scenoj kiuj ofte portretis temojn el la historioj de Anglio kaj de Francio. La emocioj emfazis en la alvoko de Delaroche al la Romantismo, dum la detalo de lia verko kun la senglorigita portretado de historiaj figuroj sekvas la tendencojn de Akademiismo kaj de Novklasikismo. Delaroche klopodis pentri siajn temojn kaj historion per praktika realismo. Li ne konsideris popularajn idealojn kaj normojn en sia kreaĵaro, sed male li pentris ĉiujn siajn temojn kvazaŭ temus pri historiaj figuroj, fondintojn de kristanismo, aŭ realajn personojn siatempajn same kiel Napoleono Bonaparte kaj Marie-Antoinette. Delaroche estis ĉefa disĉiplo de Antoine-Jean Gros kaj li poste estis tutoro de nombraj elstaraj artistoj kiel Thomas Couture, Jean-Léon Gérôme, kaj Francisque Millet.

Delaroche naskiĝis en generacio kiu vidis la stilajn konfliktojn inter Romantismo kaj Davida Klasikismo. Davida Klasikismo estis ĝenerale akceptita de la socio kaj de artistoj en la epoko de la enkonduko de Romantismo en Parizo, Delaroche trovis lokon inter ambaŭ movadoj. Temoj de Delaroche de mezepoka historio kaj de la 16a kaj 17a jarcentoj alvokis al Romantismo dum la akurateco de la informo kun la tre prilaboritaj pentraĵoj alvokis al Akademiismo kaj al Novklasikismo. La verkoj de Delaroche kompletigitaj en la komenco de la 1830-aj jaroj montris lian situon inter ambaŭ movadoj kaj estis admiritaj de la tiutempaj artistoj — Ekzekuto de Lady Jane Grey (1833; Nacia Galerio, Londono) estis la plej laŭdita el la pentraĵoj de Delaroche tiam. Poste en la 1830-aj jaroj, Delaroche ekspoziciis la unuan el ĉefaj religiaj verkoj. Lia ŝanĝo de temo kaj “la simpla pentromaniero” estis kritikita kaj post 1837, li ĉesis ekspozicii sian verkaron kune. Je la epoko de sia morto en 1856, li estis pentrinta serion de kvar scenoj el la Vive de la Virgulino. Nur unu verko el tio serio estis kompletigita: nome la Virgulino Kontemplanta la Dornokronon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bann, Stephen. 1997. Paul Delaroche: History Painted. London: Reaktion Books.
  • Bann, Stephen. 2006. "Paul Delaroche's Early Work in the Context of English History Painting." Oxford Art Journal, 2006. 341.
  • Carrier, David. Nineteenth-Century French Studies 26, no. 3/4 (1998): 476-78. jstor 23537629
  • Chilvers, Ian. "Delaroche, Paul." In The Oxford Dictionary of Art and Artists. : Oxford University Press, http://www.oxfordreference.com/view/10.1093/acref/9780191782763.001.0001/acref-9780191782763-e-687.
  • Deines, Stefan, Stephan Jaeger, and Ansgar Nünning. 2003. Historisierte Subjekte—subjektivierte Historie: zur Verfügbarkeit und Unverfügbarkeit von Geschichte. Berlin: De Gruyter.
  • Duffy, Stephen. "Delaroche and Lady Jane Grey: London." The Burlington Magazine152, no. 1286 (2010): 338-39. jstor 27823182
  • Jordan, Marc. "Delaroche, Paul." The Oxford Companion to Western Art. Oxford Art Online. Oxford University Press, accessed November 17, 2016, http://www.oxfordartonline.com/subscriber/article/opr/t118/e711.
  • Tanyol, Derin. (2000) Histoire anecdotique—the people's history? Gras and
  • Delaroche, Word & Image, 16:1, 7-30, DOI: 10.1080/02666286.2000.10434302
  • Whiteley, Linda. "Delaroche." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press, accessed November 4, 2016, http://www.oxfordartonline.com/subscriber/article/grove/art/T021935pg2.
  • Wright, Beth S. "The Space of Time: Delaroche's Depiction of Modern Historical Narrative." Nineteenth-Century French Studies 36, no. 1/2 (2007): 72-93. jstor 23538480

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]