Paul Deschanel
Aspekto
Paul Eugène Louis Deschanel (13 februaro 1855, Bruselo - 28 aprilo 1922, Parizo) estis franca ŝtatisto kaj la 11-a Prezidanto de Francio (Tria Respubliko) de februaro ĝis septembro 1920.
Post kiam Deschanel iris promeni en Rambouillet Park la 10-an de septembro, duonvestite, kaj grimpis en la akvon sen demeti siajn vestaĵojn (kaj poste asertis ke li nenion memoras), li estis persvadita eksiĝi pro saneckialoj. Li pasigis nur 7 monatojn kaj 3 tagojn en la Elizea Palaco (13 tagojn pli longa ol Jean Casimir-Perier), iĝante unu el la plej mallongdaŭraj prezidantoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|