Paul Deussen
Paul Deussen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Deussen | |||||
Naskiĝo | 7-an de januaro 1845 en Oberdreis, Reĝlando Prusio | ||||
Morto | 6-an de julio 1919 (74-jaraĝa) en Kiel, Germana Regno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Bonna universitato vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Erika Rosenthal-Deussen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto filozofo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Hindologio vd | ||||
Aktiva en | Aachen vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Christian Lassen vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul DEUSSEN [paŭl dojs.n] (Oberdreis, Rejnlando, 7-a de Januaro 1845 - Kiel, 6-a de Julio 1919) estis germana filozofo, historiisto kaj orientalisto de la dua duono de la 19-a jarcento.
Liaj konoj de sanskrito helpis lin studi la filozofan pensaron de Hindio. Li estis granda admiranto de Arthur Schopenhauer (1788-1860), kiun li konsideris sia antaŭulo en Germanio kiel studanto de la hindua pensaro.
Inter liaj amikoj estis Friedrich Nietzsche (1844-1900), kiu menciis lin en sia Genealogio de la moralo kaj korespondis kun li, kaj Sŭami Vivekananda (1863-1902), konata kiel la unua hinduo kiu parolis pri hinduismo okcidente, nome en la tutmonda parlamento de religioj en Ĉikago, Ilinojso, en 1893.
En 1911, li kreis la Schopenhauer-Socion (Schopenhauer Gesellschaft), ankoraŭ ekzistantan, kaj en 1912 la Schopenhauer-jarlibron (Schopenhauer Jahrbuch).
Deussen mortis en 1919 en Kiel, en kies universitato li laboris. Nietzsche diris pri li, ke li estas la lasta kiu alvenis al la saĝeco, kaj konsilis al li, ke alveninte tien, li alkutimiĝu al la soleco.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Allgemeine Geschichte der Philosophie unter besonderer Berücksichtigung der Religionen (1894ff.):
- I,1 Allgemeine Einleitung und Philosophie des Veda bis auf die Upanishad's (1894)
- I,2 Die Philosophie der Upanishad's (1898)
- I,3 Die nachvedische Philosophie der Inder (1908)
- II,1 Die Philosophie der Griechen (1911)
- II,2 Die Philosophie der Bibel (1915)
- II,3 Die neuere Philosophie von Descartes bis Schopenhauer (1917)
- Erinnerungen an Friedrich Nietzsche (1901)
- Erinnerungen an Indien (1904)
- Vedânta und Platonismus im Lichte der Kantischen Philosophie (1904)
- Vedânta, Platon und Kant (1917)
- Mein Leben (1922).