Paul Fagius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Büchlein
(1504-1549)
germana hebreisto kaj biblia tradukisto.
germana hebreisto kaj biblia tradukisto.
Persona informo
Paul Fagius
Naskiĝo 1504
en Rheinzabern,  Germanio
Morto 13-a de novembro 1549
en Kembriĝo,  Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj latinagermanahebrea vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo
Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • presisto vd
Aktiva en Isny im AllgäuKonstancoHeidelberg vd
Doktoreca konsilisto Wolfgang CapitoElija Levita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paŭlo Fagiuso (1504-1549) estis germana teologo, hebreisto[1], erudiciulo, tradukisto[2], biblikomentisto, filo de Peter Büchlein, direktoro de la unua hebrea presoficejo en Germanio, eldonisto de la verkaro de Elijah Levita (1469-1549)[3], studis en la Universitatoj de Hajdelbergo kaj Strasburgo, kie li lernis la hebrean kun Volfgango Kapito (1478-1541)[4]; profesoro pri la hebrea en la Universitato de Kembriĝo, direktoro de latina lernejo kaj predikisto en Isny kaj Konstanco.

En 1518, li ĉeestis la Disputon de Hajdelbergo[5] kaj en 1522, li translokiĝis al la Universitato de Strasburgo, kie li konatiĝis kun Mateo Celo (1477-1548) kaj Marteno Bucero (1491-1551). En 1544, li estis nomumita profesoro pri la Malnova Testamento en la Universitato de Strasburgo. En 1546, li reiris al Heidelberg, post kiam Frederiko la 2-a (1482-1556) komisiis lin pri la reformado de la Universitato de Hajdelbergo.

Post la leviĝo de la Kontraŭreformacio, Paŭlo Fagiuso sentis sin premita, kaj post la Ligo de Ŝmalkaldo,en 1547, Fagiuso, kiu estis oponanto de la Interna Rezolucio de Aŭgsburgo, troviĝis eksigita el sia posteno, kune kun Marteno Bucero. Ambaŭ serxis rifuĝon en Anglio kie li estis akceptitaj de Thomas Cranmer (1489-1556). En 1549, Fagiuso estis indikita profesoro pri la hebrea en la Universitato de Kembriĝo. Li mortis kiel pestoviktimo en tiu sama jaro kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Santa Mikaelo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]