Paul Fleming

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Fleming

Paul Fleming [paŭl fleming] (naskiĝis la 5-an de oktobro, 1609 en Hartenstein, Ercmontaro, mortis la 2-an de aprilo, 1640 en Hamburgo) estis germana poeto.

Influite de Francesco Petrarca kaj Martin Opitz, li verkis sonetojn, poemojn kaj kantojn en la germana kaj la latina lingvoj. Nuntempe li estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.

Listo de verkoj

  • Rubella seu Suaviorum Liber (1631)
  • Klagegedichte vber das unschüldigste Leiden unsers Erlösers undt Todt Jesu Christi (1632)
  • Prodromus (eld. 1641)
  • Teutsche Poemata (eld. 1646)

En Esperanto aperis

Fidela koro ; Ravas min libero-gajn’ ; Kiel kisi ; Odo ; Al si
En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 286-290