Paul Hübner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Hübner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1881 (1881-01-01)
Morto 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paul HÜBNER (naskiĝis en 1881, mortis en 1970) estis germana inĝeniero, la unua prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), eldonisto kaj redaktoro de "Dia Regno" kaj motoro de la protestanta Esperanto-movado. Krome li estis sekretario kaj afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA), prezidanto de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo kaj de loka grupo en Kolonjo, krome eldonisto de kristanaj verkoj en Esperanto.

Esperantiĝo kaj ekagado inter protestantaj junuloj[redakti | redakti fonton]

Unuafoje en 1906 Hübner legis lecionojn de Esperanto en familia gazeto "Praktischer Wegweiser" (Praktika Vojmontrilo). En printempo 1907 aperis lecionoj en la gazeto de la germana kristana junularo, kies membro li estis, kiujn publikigis la sekretario de la internacia Centra Komitato de la "YMCA" (Kristana Asocio de Junaj Viroj), barono W. von Starck, Ĝenevo. Lerninte la lingvon ĝis somero de la sama jaro, Hübner ekvarbis inter membroj de la "kristana junularo" de sia loĝloko, Mühlheim am Rhein (Mülheim ĉe Rejno, nuntempe urboparto de Kolonjo), kaj instruis ilin en sia unua kurso. Laŭ instigo de von Starck li ekkorespondis en kristanaj rondoj je tia grado, ke li "devis eldoni multobligitajn leterojn". Von Starck tial konvinkis lin "eldoni presitajn informilojn por kristanaj esperantistoj". Tiel jam en februaro 1908 Hübner komencis eldoni en Mülheim malgrandan gazeton kun la titolo "Esperanto en la servo de la Dia Regno - Monataj raportoj pri la disvastiĝo de Esperanto inter Kristanaj Unuiĝoj de Junaj Viroj". Sub la mallongigita nomo "Dia Regno" kaj kun ofte ŝanĝitaj kromtitoloj la periodaĵo aperas ĝis hodiaŭ.

Fondiĝo de KELI[redakti | redakti fonton]

En 1909 kaj 1910 la legantaro de Dia Regno diskutis pri fondo de kristana organizo. El tiuj streboj rezultiĝis KELI en 1911 (vd. tie). Nur du jarojn pli malfrue, dum la Universala Kongreso (UK) en Berno en 1913 oni elektis estraron kaj Hübner fariĝis la unua prezidanto de KELI. Dia Regno fariĝis ĝia oficiala organo. Dum la postaj Universalaj Kongresoj, kiujn Hübner povis partopreni, li organizis la fakajn kunsidojn de KELI kaj ofte ankaŭ la protestantajn Diservojn.

Unua mondmilito kaj rekomenco en Harburg[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito li translokiĝis al Harburg (hodiaŭ kvartalo de Hamburgo). En 1916 li fariĝis soldato kaj en 1919 revenis al Harburg. Tie li ekhavis kontakton kun Nordgermana Esperanto-Ligo (Nogelo) kaj organizis "ligotagon" (kunvenon) en 1920.

Nazia tempo kaj dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Hübner redaktis sian gazeton "Dia Regno" ankaŭ de 1932 ĝis en 1936, kiam la politika situacio en Germanio devigis lin ĉesigi tiun ĉi laboron. Malgraŭ la persekutoj kontraŭ Esperanto li partoprenis la UK en Londono en 1938 kaj en sekreta kunsido petis, ke iu alia transprenu la prezidantecon de KELI. Hübner skribas en sia aŭtobiografia artikolo 1958: "Tio ĝustatempe okazis, ĉar la 'Gestapo' [Sekreta Ŝtat-Polico] baldaŭ konfiskis ĉiujn miajn dokumentojn, krom la jarkolektojn de 'Dia Regno', kiun ruza samideano kaŝis sub tute alia titolo en la loĝejo de al li konata Gestapo-oficisto."

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito, en 1946, Hübner refondis la Esperanto-grupon en Köln-Dellbrück (urboparto de Kolonjo), kiun li gvidis ĝis minimume 1958. En printempo 1947 li fariĝis prezidanto de Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo (Revelo). Dum la Germana Esperanto-Kongreso en Frankfurto ĉe Majno en 1953 li transprenis la administradon de GEA. Krome li gvidis la KELI-sekcion en Germanio ĝis la jubilea GEA-kongreso en Hamburgo en 1956, kie oni elektis lin kiel honoran prezidanton de KELI en Germanio. En 1960 li ricevis la honorbroŝon de GEA.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • s.j.:Adresaro de kristanaj esperantistoj por plifaciligo de la interrilatoj inter kristanoj, kiuj deziras pliperfektiĝi en la sekvado de Kristo lau la Sankta Biblio kaj disvastigi la Evangelion de ilia Majstro. Dellbrück apud Kolonjo sen jaro.
  • 1908: Kristana Esperanta kantareto. 11 kantoj kun melodionotoj. Mülheim a. Rhein 1908, 18 p.
  • 1910: La ravoland’. Aldono al Dia Regno.
  • 1912: La stelo de l’feliĉo. Aldono literatura al la monata gazeto "Dia Regno".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthias, Ulrich. Esperanto – Das neue Latein der Kirche [Esperanto – La nova Latino de la eklezio]. Meßkirch 1999 (en la germana).
  • De Hoog, H.A. Nia historio. K.E.L.I. Kristana Esperantista Ligo Internacia de 1911-1961.
  • Hübner, P[aul]. 50 jaroj en la servo de la Internacia-Lingvo. En: Germana Esperanto-Revuo 1958, p. 3, 5 [aŭtobiografia artikolo okaze de la 50-jara Esperantiĝo kun foto].