Paul Henri Balluet d'Estournelles de Constant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Henri Balluet d'Estournelles de Constant
Nobel-premiito
Persona informo
Paul Henri Balluet d'Estournelles de Constant
Naskiĝo 22-an de novembro 1852 (1852-11-22)
en La Flèche
Morto 15-an de majo 1924 (1924-05-15) (71-jaraĝa)
en Bordeaux
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Gefratoj Jean d'Estournelles de Constant vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • eseisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Henri Balluet d'Estournelles de Constant, barono de Constant et de Rebecque (La ‏22-an de novembro 1852 - La 15-an de majo 1924 ) estis diplomato kaj senatano franca, gajninto de la Nobel-pacpremio por 1909 kune kun la belga Auguste Beernaert.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Constant naskiĝis en la urbeto La Flèche en la Valo de Luaro de konata familio aristokrata ; La filozofo Benjamin Constant estis la frato de sia avo. Constant studis juron kaj fremdajn lingvojn en Parizo kaj en 1876 komencis diplomatian karieron.

Kiel parto de sia rolo, Constant estis postenigita en Montenegro, la Otomana Regno, Nederlando kaj Tunizio, inter aliaj lokoj. En 1882 li revenis Parizon kaj servis kiel vicdirektoro de la franca Ministerio pri eksterlandaj aferoj, kaj en 1890 estis sendita al Londono kiel aferŝarĝito. En tia kapacito li zorgis la francaj rilatoj kun Britio. Constant komencis senti sin frustrita de la limoj de diplomatia servo kaj en 1895 decidis kandidatiĝi por la parlamentaj elektoj, kie li deĵoris ĝis 1905, kiam li fariĝis senatano.

Kiel senatano Constant dediĉis sin al eksterlandaj aferoj kaj estis fervora kontraŭulo de la koloniaj politikoj de la Tria Respubliko. Constant rekomendis la forigon de la sidlokoj en parlamento asignitaj al kolonioj, kaj apogis la procedmanieron de establo de protektoratoj anstataŭe de la Respublikana politiko de asimilado. Li aparte kontraŭis la starigon de franca kolonio en Madagaskaro kaj la intervenon de la superpotencoj en la aferoj de Ĉinio. Post la morto de Emil Zola, Constant estis unu el la subtenantoj de translokigo de liaj restaĵoj al la Panteono de Parizo kaj festado de li kiel elstara figuro por lia parto en la afero Dreyfus.

Constant estis aktiva en kelkaj internaciaj pacorganizoj, inkluzive de la Konstanta Arbitracia Kortumo en Hago (Cour permanente d'arbitrage), kaj reprezentis Francion ĉe du pacaj konferencoj en Hago ( 1898 kaj 1907 ), kie li prezentis sian vizion pri unuiĝonta Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]