Paul Klee
Paul KLEE (18-a de decembro 1879 – 29-a de junio 1940) estis svisa pentristo. Li uzis multajn diversajn art-stilojn en sia verkaro, inkluzive superrealismon kaj kubismon, sed aparte konatiĝis per la stilo de ekspresionismo kaj lia membreco en la artista grupo Der Blaue Reiter. Li kaj lia amiko Vasilij Kandinskij estis famaj ankaŭ pro instruado ĉe la Bauhaus-lernejo de arkitekturo post la Unua mondmilito.