Paul Kohner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Kohner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1903 (1903-03-29)
en Teplice
Morto 16-an de marto 1988 (1988-03-16) (84-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Hillside Memorial Park
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Familio
Frat(in)o Frederick Kohner
Edz(in)o Lupita Tovar
Infano Susan Kohner
Okupo
Okupo filmproduktoro
vdr

Paul KOHNER (n. la 29-an de majo 1902 en Teplice - m. la 16-an de marto 1988 en Los-Anĝeleso (Kalifornio)) estis bohemdevena, usona filmproduktoro. Li alvenis al Holivudo en 1920, kaj estis antaŭe ĵurnalisto en Prago. Li estis rimarkita de Carl Laemmle dum intervjuo, kaj estis nomumita kiel la estro de la eŭropa sekcio de Universal Pictures.

En 1938, li fondis la Paul Kohner Talent Agency, kaj administris interalie la karierojn de Marlene Dietrich, Greta Garbo, Maurice Chevalier, Billy Wilder, Liv Ullmann, Henry Fonda, David Niven, Erich von Stroheim kaj Ingmar Bergman.

Li edziĝis kun Lupita Tovar, kaj fariĝis la patro de la aktorino Susan Kohner kaj la avo de la reĝisoroj Chris Weitz kaj Paul Weitz, kiuj kreis sukcesajn filmojn kiel American Pie kaj About a Boy.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1989 Wer war Arnold Fanck?
  • 1986 Fast ein Jahrhundert - Luis Trenker
  • 1978/1979 Erich von Stroheim - Der Mann mit dem bösen Blick
  • 1932/1933 S.O.S. Iceberg
  • 1932 The Rebel
  • 1931 Drácula
  • 1929 Die seltsame Vergangenheit der Thea Carter
  • 1929 Durchs Brandenburger Tor
  • 1929 Frühlingsrauschen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]