Paul Lauterbur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Christian Lauterbur [pol kristjan laŭterbur], (naskiĝis la 6-an de majo 1929, mortis la 27-an de marto 2007) estis usona kemiisto. En 2003 li partigis kune kun Peter Mansfield [manzfild] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro "iliaj eltrovoj pri magneta resonada bildigado (MRI)".

Lauterbur naskiĝis en Ŝablono:Duopa ligilo, Usono en 1929. Li bakalaŭriĝis en 1951 ĉe Case Institute of Technology, Ŝablono:Duopa ligilo kaj doktoriĝis en 1962 ĉe la Universitato de Ŝablono:Duopa ligilo. Ĉe la Universitato de Ŝablono:Duopa ligilo li iĝis profesoro en 1978.

Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj NMR, aŭ nuklea magneta resonado, ĉefe estis uzata por studii la kemian strukturon de substancoj. En la fruaj 1970-aj jaroj la laboroj de Lauterbur kaj Mansfield ebligis la uzon de NMR por fari bildojn de la homa korpo. Tiu proceso estas magneta resonada bildigado, aŭ MRI (el la angla Magnetic Resonance Imaging).

Al Lauterbur oni atribuas la ideon de enkonduki gradientojn en la magneta kampo, kiu eldonas spacan informon, ebligante la produktadon de du-dimensiaj bildoj.

D-ro Lauterbur havis du gefilojn el sia unua geedzeco kun Rose Mary CAPUTO en 1962, kaj unu filinon el sia dua geedzeco kun Joan DAWSON en 1984.

Ekde 1985 li estis profesoro ĉe la Universitato de Ilinojo.

Eksteraj ligiloj

greke Nobelpremiula retpaĝaro (angle) greke Listo de postenoj kaj premioj (angle)