Paul Mazursky
Paul Mazursky | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1930 en Novjorko | ||||
Morto | 30-an de junio 2014 (84-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Brooklyn College • Thomas Jefferson High School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo • filmproduktoro • aktoro • filmreĝisoro • verkisto • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • reĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1953–2014 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Irwin Lawrence "Paul" MAZURSKY (25a de aprilo, 1930 – 30a de junio, 2014) estis usona kin-reĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Konata pro siaj dramaj komedioj kiuj ofte temas pri modernaj sociaj aferoj, li estis nomumita por kvin Oskar-premioj: trifoje por Plej Bonkvalita Originala Scenaro, unufoje por Plej Bonkvalita Adaptitaa Scenaro, kaj unufoje por Plej Bonkvalita Filmo pro An Unmarried Woman (1978). Aliaj filmoj liaj estas Bob & Carol & Ted & Alice (1969), Blume in Love (1973), Harry and Tonto (1974), Moscow on the Hudson (1984), kaj Down and Out in Beverly Hills (1986).
Lia familio estas jud-devena el Ukrainio. Lia kina debuto kiel aktoro estis en la filmo de Stanley Kubrick Fear and Desire (1953), por kiu li ŝanĝis sian nomon al Paul, kaj aperis poste en la rolo de juva krimulo en la filmo de Richard Brooks Blackboard Jungle (1955). Li orientiĝis sian karieron al verkado de scenaroj, kaj eklaboris en la populara programo de TV "The Danny Kaye Show" en 1963.
Lia debuto kiel kina scenaristo estis en la filmo de Hy Averback I Love You, Alice B. Toklas (1968), kun Peter Sellers. Venontjare li reĝisoris sian unuan filmon Bob, Carol, Ted kaj Alice (1969), ekkariere kiel reĝisoro kio pluis tra la 1970-aj, 1980-aj, 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Liaj filmoj estis ĉefe satiraj kaj tragedikomediaj.
Tamen, li ne abandonis sian karieron kiel aktoro, kaj aperis ankaŭ en nombraj serioj de televido kaj filmoj (kelkaj reĝisoritaj de li mem). En la 2000-aj jaroj li partoprenni en du epizodoj de la populara serio La Sopranoj, en la rolo de Sunshine.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Ken Regan’s Celebrity Portraiture: Paul Mazursky Comes Home | "From the Stacks" at New-York Historical Society
- Paul Mazursky ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- The films of Paul Mazursky, Hell Is For Hyphenates, August 31, 2014
- [1] en IMDb