Paul Oscar
Paul Oscar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1970 (54-jaraĝa) en Rejkjaviko |
Lingvoj | islanda • angla |
Ŝtataneco | Islando |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto diskĵokeo dancisto |
TTT | |
Retejo | http://www.palloskar.is |
Páll Óskar Hjálmtýsson[1] internacie pli konata kiel Paul Oscar (naskiĝis la 16-an de marto 1970 en Rejkjaviko) estas islanda popkantisto, kantaŭtoro kaj diskĵokeo. Li fariĝis plej konata post lia partopreno al la Eŭrovido-Kantokonkurso 1997 kun la kanto "Minn hinsti dans"(Mia lasta danco). Páll Óskar kantas baladojn, disko-muzikon, tradiciajn islandajn kantojn kaj tekno-muzikon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li kreskis en tre muzikema familio kaj jam en la aĝo de sep jaroj, Paul surbendigis sian unuan albumon. En 1982 li debutis en la muzikalo "Rubber Tarzan".
Li aranĝis sian propran radiospektaklon kaj aperis elstare en televido. Krome, li estas ekstreme populara diskĵokeo kaj prezentisto[1].
En 1993 Óskar publikigis sian unuan albumon: Stuð. Du jarojn poste, Palli sekvis, la plej venditan albumon en 1995 en Islando. En 2007, li publikigis la albumon Allt fyr ástina, kiu iĝis unu el liaj plej popularaj albumoj por kiu li estis elektita kiel kantisto de la jaro ĉe la Islandaj Muzikaj Premioj. Li ankaŭ faris du diskojn en kunlaboro kun la harpisto Monika Abendrot: Ef ég sofna ekki (Se mi ne dormas, 2001) kaj Ljósin heima (La lumoj hejme, 2003).
Eŭrovido-kantkonkurso
[redakti | redakti fonton]Du jarojn poste, Óskar estis enlande elektita por reprezenti Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso en Dublino, Irlando. Lia kanto Minn hinsti dans kun kvar virinoj en latekso-kostumoj dancis ĉirkaŭ li, ekigante iun polemikon. Islando finis en dudeka loko, kun 18 poentoj. Pro tiu malbona agado, Islando devis resti for de la festivalo dum jaro en 1998. Estis okulfrape ke 16 el la 18 poentoj venis de la kvin landoj kiuj eksperimente voĉdonis tiun jaron per televoĉdonado. La prezento, en kiu la spektaklo iĝus pli grava ol la kanto mem, montriĝis esti tendenco por la venontaj jaroj ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Páll Óskar kantas sian furoraĵon Gordjöss en Esperanto (2010) por Orðgåv. Direktoro: Konrád Pálmason. Kanto kaj teksto: Bragi Valdimar Skúlason. Traduko de teksto en Esperanton: Kristján Eiríksson.
Persone
[redakti | redakti fonton]Li spertis ĉikanadon en lernejo kaj hejme streĉitecon inter liaj gepatroj. Li elŝrankiĝis kiel samseksemulo al lia familio kiam li estis 16-jaraĝa[2].
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]Stuð (Groove, 1993)
Palli (1995)
Seif (1996)
Deep Inside (1999)
Ef ég sofna ekki (2001)
Ljósin heima (2003)
Allt fyrir ástina (2007)
Silfursafnið (2008)
Páll Óskar og Sinfó (2011)
Uppklapp (2011)
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]Minn hinsti dans (1997)
Allt fyrir ástina (2007)
International (2007)
Betra Lif (2007)
Er þetta ást? (2008)
Þú komst við hjartað í mér (2008)
Silfursafnið (2008)
Sama hvar þú ert (2008)
Gordjöss á esperantó (2010)
La dolce vita (2011)
Partísyrpa (2011)
Ofar regnbogahæðum (2011)
Ást sem endist (2015)
Gegnum dimman dal (2015)
Líttu upp í ljós (2015)
Þá mætir þú til mín (2016)
Vinnum þetta fyrirfram (2016)
Einn dans (2017)
Weblinks
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ĉi tiu nomo estas islanda nomo. La familia nomo de Páll Óskar, "Hjálmtýsson", estas patronomo (ĝi signifas "filo de Hjálmtýr") kaj ĝi ne estas lia familia nomo; oni nomu lin per liaj personaj nomoj, "Páll Óskar".
- ↑ (en) Katrín Sif Einarsdottir, Paul Oscar | The King of Icelandic Pop Music, Guide to Iceland.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paul Oscar "Minn Hinsti Dans" (Eurovision 1997 - ensendaĵo de Islando)
- Gordjöss á esperantó, kanto de Páll Óskar en Esperanto ĉe YouTube
- Gordjöss en la islanda, kantas Páll Óskar
- (en) Paul Oscar (Páll Óskar) ĉe MySpace Music
- (en) Paul Oscar ĉe Eurodance enciklopedio