Paul Painlevé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Painlevé
deputito (parlamentano de Francio)
Paul Painlevé 01.jpg
Persona informo
Paul Painlevé
Naskiĝo 5-an de decembro 1863 (1863-12-05)
en Parizo
Morto 29-an de oktobro 1933 (1933-10-29) (69-jara)
en Parizo
Tombo Panteono de Parizo [#]
Etno Francoj [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo [#]
Partio Republican-Socialist Party [#]
Familio
Infanoj Jean Painlevé [#]
Profesio
Okupo matematikisto • politikistoprofesoro [#]
Aktiva en Parizo [#]
Doktoreca konsilisto Charles Émile Picard [#]
Verkado
Verkoj Painlevé transcendents ❦
Painlevé conjecture ❦
paradokso de Painlevé ❦
teoremo de Painlevé [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Paul PAINLEVÉ (naskiĝis la 5-an de decembro 1863 en Parizo; mortis la 29-an de oktobro 1933 en Parizo) estis franca politikisto kaj fama matematikisto, spertulo pri aviado, prezidanto de la Académie des sciences (Akademio de Sciencoj de Francio) lerninto de la École Normale Supérieure (franca altlernejo por ontaj instruistoj), profesoro ĉe Sorbonne kaj ĉe Polytechnique,

Profesie li estis implikita en la evoluo de la kompleta solvo de duaordaj diferencialaj ekvacioj kies koeficientoj estas polinomaj, kaj kontribuis al la ĝenerala relativeco kaj la studo de la problemo de la tri korpoj.

Li elektiĝis al la Académie des sciences en 1900. Politikan karieron li ekis okaze de la "Dreyfus afero". Li elektiĝis unuafoje kiel deputito en 1910, fariĝis ministro pri instruado en 1915, pri milito en 1917 kaj ĉefministro (Konsilia prezidanto) samjare por du monatoj. En 1924 li fariĝis prezidanto de la Nacia asembleo, kaj en la sekvaj jaroj estis denove ĉefministro kaj ministro de la milito. Dum lia regado estis iniciatita la Maginot-linio, milita defendolinio kontraŭ Germanio kaj Italio, kiu montriĝis tute malefika en 1940. En 1930 li estis la unua ministro de aviado, samtempe li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Por la Deka UK en Parizo en 1914, li estis planita doni la salutparolon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]