Paul Robeson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Robeson
Persona informo
Paul Robeson
Naskiĝo 9-an de aprilo 1898 (1898-04-09)
en Princeton
Morto 23-an de januaro 1976 (1976-01-23) (77-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj anglarusaarabaĉina vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Rutgers University–New Brunswick • Columbia Law School • Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj • Somerville High School vd
Partio Progressive Party vd
Familio
Patro William Drew Robeson I vd
Patrino Maria Louisa Bustill vd
Edz(in)o Eslanda Goode Robeson vd
Amkunulo Helen V. Rosen • Peggy Ashcroft vd
Infanoj Paul Robeson, Jr. vd
Profesio
Okupo kantistoadvokatoverkistomuzikisto • basketbalisto • usonpiedpilkisto • filmaktoro • teatra aktoro • politikistoaktoro • muzikologo vd
Aktiva dum 1925–1963 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul ROBESON (9-a de aprilo 189823-a de januaro, 1976) estis usona aktoro, kantisto, verkisto kaj aktivulo por civilrajtoj kaj aliaj aferoj.

Robeson naskiĝis en Nov-Ĵerzejo. Post la frua morto de la patrino li estis edukita de la patro, kiu iam estis sklavo. Li tre frue instruis la filon pri la neceso de memplibonigado per edukado. Paul Robeson gajnis stipendion por studi ĉe la Universitato Rutgers, kie li estis elstara sportisto kaj studento. Poste li diplomiĝis pri juro ĉe la Universitato Columbia.

Li famiĝis pro aktorado kaj kantado. Oni aklamis liajn rolojn en Emperor Jones, Porgy and Bess, kaj precipe en Anglio en 1930, kiam li ludis la rolon de Otelo en la samnoma teatraĵo de Ŝekspiro. Tio okazis, kiam usonaj teatroj ne estis pretaj doni al li la rolon, sed poste en 1943 li ludis la saman rolon en Novjorko.

Lia repertuaro de afrik-usonaj popolkantoj helpis disvastigi tian muzikon al pli vasta aŭskultantaro en Usono kaj aliaj landoj. Elstaris la kanto Go Down Moses.

Dum siaj oftaj vojaĝoj eksterlanden li forte kritikis la vivkondiĉojn de nigraj usonanoj precipe en la sudaj ŝtatoj pro apartigado. Tio plus la fakto, ke li esprimis simpation al Sovetunio, signifis, ke la komitato gvidata per Senatano Joseph McCarthy nomis lin komunisto. Pro tio la usona registaro rifuzis doni al li pasporton kaj li ne povis vojaĝi eksterlanden.

Antaŭ ol oni redonis al li la pasporton en 1958, li verkis gravan libron, kiu forte argumentis por forta registara agado por ŝanĝi la apartigad-leĝojn, kiuj afliktis la vivojn de afrik-usonanoj.

Malfeliĉe dum la resto de la vivo li suferis diversajn malsanojn kaj tre malofte aperis antaŭ la publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Paul Robeson on the Web[rompita ligilo] - listo de ligoj al diversaj retpaĝoj