Paula Wessely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paula Wessely
Paula Wessely Setzer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1907 (1907-01-20)
en Vieno
Morto 11-an de majo 2000 (2000-05-11) (93-jara)
en Vieno
Mortokialo bronkito
Tombo Grinzinger Friedhof
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Attila Hörbiger
Infanoj Christiane Hörbiger • Elisabeth Orth • Maresa Hörbiger
Profesio
Profesio produktoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
Information icon.svg
vdr

Paula Anna Maria WESSELY (20a de Januaro 1907 – 11a de Majo 2000) estis aŭstria teatra kaj kinarta aktorino. Die Wessely (laŭvorte "La Wessely"), kiel ŝi estis kore kromnomita de siaj admirantoj kaj sekvantoj, estis la plej populara postmilita aktorino de Aŭstrio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris en germanlingvaj teatroj de Vieno, Prago kaj Berlino.

Wessely (d.) ĉe akcepto kun la Ministro Goebbels parolanta, Vienna Hofburg, 30a de Marto 1938.

Ŝia ĉefa kinrolo estis tiu de Leopoldine Dur en la filmo de 1934 nome Maskerade reĝisorita de Willi Forst, kun Adolf Wohlbrück.

En 1938 ŝi estis la voĉo de Neĝblankulino en la unua germanlingve-dublita versio de la filmo de Disney nome Snow White and the Seven Dwarfs, kiu poste estos malpermesita de la Naziaj aŭtoritatoj post la Anschluss. Kiel sia bofrato Paul Hörbiger, Wessely estis publike aklaminta la Anschluss, post kio ŝi facile pluigis sian kinan kaj teatran karieron. Ŝia plej elstara filma apero estis en la kontraŭ-Pola Nazia propaganda filmo Heimkehr ("Bonvenigo") de Gustav Ucicky en 1941. Ŝi estos akre kritikitaj de aŭstriaj intelektuloj posf la Dua Mondmilito, pro kio ŝi poste publike bedaŭris sian iaman nazian engaĝiĝon.

Post tio, ŝi laboris ĉefe kiel teatra aktorino ĉe la Vienna Burgtheater kun sia edzo Attila Hörbiger dum pli ol 40 jaroj.

Selektita filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1934: Maskerade
  • 1934: So endete eine Liebe
  • 1935: Episode
  • 1936: Die Julika
  • Jedermann (1961)
  • 1940: Ein Leben lang
  • 1941: Heimkehr
  • 1943: Späte Liebe
  • 1943: Die kluge Marianne
  • 1944: Das Herz muß schweigen
  • 1948: Der Engel mit der Posaune
  • 1951: Maria Theresia (auch Produktion)
  • 1953: Ich und meine Frau (auch Produktion)
  • 1954: Das Licht der Liebe (auch Produktion)
  • 1954: Weg in die Vergangenheit (auch Produktion)
  • 1955: Die Wirtin zur Goldenen Krone (auch Produktion)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Orth: Märchen ihres Lebens. Meine Eltern Paula Wessely und Attila Hörbiger. Molden, Wien 1975, ISBN 3-217-05032-0.
  • André Müller: Entblößungen. Goldmann, München 1979, ISBN 3-442-03887-1.
  • Edda Fuhrich kaj Gisela Prossnitz (eld.): Paula Wessely, Attila Hörbiger. Ihr Leben – ihr Spiel. Eine Dokumentation. Langen Müller, München 1985, ISBN 3-7844-2035-4.
  • Maria Steiner: Paula Wessely. Die verdrängten Jahre. Verlag für Gesellschaftskritik, Wien 1996, ISBN 3-85115-224-7.
  • Georg Markus: Die Hörbigers. Biografie einer Familie. Amalthea Verlag, Wien 2006, ISBN 3-85002-565-9.
  • Armin Loacker (eld.): Im Wechselspiel. Paula Wessely und der Film. Filmarchiv Austria, Wien 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]