Pauline García-Viardot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pauline García-Viardot
Persona informo
Naskonomo Michelle Ferdinande Pauline García
Naskiĝo 18-an de julio 1821 (1821-07-18)
en Parizo
Morto 18-an de majo 1910 (1910-05-18) (88-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Manuel García
Patrino Joaquina Sitchez
Frat(in)oj Manuel García • Maria Malibran
Edz(in)o Louis Viardot
Infanoj Paul Viardot • Louise Héritte-Viardot
Parencoj Josefa Ruiz-García
Antonia Sitcher de Mendi
Okupo
Okupo komponistokantisto • operkantisto • kantadotrejnisto • pianisto
vdr

Pauline GARCÍA-VIARDOT (la 18-a‏ de julio 1821 - la 18-an de majo 1910) estis franca mezosoprana operkantisto fama, komponistino, pianisto, kaj kantinstruisto de la 19-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Parizo, la familio de hispana deveno. Ŝi estis filino de la fama hispana paro de muzikistoj, la tenoro Manuel García kaj la soprano Joaquina Sitches.

Pauline havis fortan kaj polemikan personecon; ŝi estis diverstalenta, ekstravaganca, vigla kaj energia. Ŝia mirinda voĉo, ŝia talento kaj originaleco por komponi salon-operetojn kaj piankanzonojn, famigis ŝin en preskaŭ la tuta eŭropa kontinento.

En siaj fruaj jaroj ŝi lernis muzikon de siaj gepatroj. La familio vojaĝis al Usono por turneo kaj ekloĝis en Meksiko, kie ŝi ricevis lecionojn de la fama orgenisto Marco Vega. Post reveno al Parizo Pauline studis pianon sub la juna Franz Liszt kaj komponadon sub Antoine Reicha. Je sia 16-jaraĝo ŝi debutis en koncerto en Bruselo. Post kvar jaroj ŝi faris sian unuan publikan prezentadon en opero, en Londono ludante la rolon de Desdemona en ‘Otello’ de Rossini. Pauline iĝis profesia kantisto. Ŝi posedis eksterordinarajn voĉan kaj draman kapablojn kiuj elstaris en tragediaj kaj komikaj roloj. Ŝia kariero kondukis ŝin al la plej bonaj muzikaj teatroj tra Eŭropo.

Portreto de Pauline Viardot (1853), de Eugène Pluchart
Skizo de Pauline Viardot ĉe la piano aŭskultanta al Frédéric Chopin.
Salon of Mme Viardot ĉ. 1853
Pauline Viardot

Ŝi geedziĝis (1841) kun la verkisto kaj teatra produktisto Louis Viardot, dudek unu jarojn pli aĝa ol ŝi. La paro havis kvar gefilojn. Ŝia edzo havis respublikajn idealojn de klara liberala karaktero; li estis subtenanto de malfermaj rilatoj. Tiel, oni povas kompreni la amtriangulon inter Pauline, ŝia edzo kaj Turgenev. Pauline konatiĝis kun la fama rusa klasika verkisto Ivan Turgenev en Sankt-Peterburgo (1843), kiam ŝi estis dungita por interpreti plurajn operojn de la itala repertuaro. Ili enamiĝis kaj havis pasian kaj longan (dumvivan) am-aferon. Pauline, ŝia edzo kaj Ivan Turgenev vojaĝis kaj loĝis kune publike. Ili triope translokiĝis al Germanio (1863) kiam la familio devis ekziliĝi pro la politika opozicio de Louis Viardot al imperiestro Napoleono la 3-a.

Tiam Pauline retiriĝis de la scenejoj kaj pli forte okupiĝis pri komponado. Ŝi verkis kanzonojn, plurajn operetojn, kaj verkojn por solluda piano kaj piano kaj voĉo. La opereto estis tre populara ĝenro en Francio de la 19-a jarcento kaj Pauline estas ĝia plej alta reprezentanto.

Por la voĉaj verkoj ŝi uzis plurajn lingvojn: la hispanan, la germanan, la francan, la italan kaj la rusan.

Reveninte al Parizo post sep jaroj, ŝi iĝis profesoro ĉe la Pariza Konservatorio. Tiel ŝi komencis komponi operetojn por esti prezentotaj hejme de siaj propraj studentoj kaj de siaj gefiloj. Ili estas verkoj komponitaj por diversaj voĉoj kaj pianakompano, inter kiuj elstaras “La lasta sorĉisto”, “La fabelo”, (ambaŭ havas manuskripton de Ivan Turgenev) kaj “Cindrulino”, kiu estas vera ĉefverko en la ĝenro.

Tiuj operetoj estis prezentitaj plurajn fojojn en teatroj kaj privataj salonoj kaj havis sufiĉan signifon en la muzika vivo de Parizo. Pauline ankaŭ komponis pli ol cent ariojn kaj kantojn bazitajn sur tekstoj de Musset, Turgenev, Puŝkin, Gautier , MörikeGoethe.

En la kampo de voĉa pedagogio, ŝi kreis sian propran kantmetodon, titolitan “Unu horo da studado: ekzercoj por virinaj voĉoj” (1880). Krome, ŝi verkis selektadon de arioj kaj kantoj “Klasika kantlernejo”(1861) akompanita de komentoj por ilia interpreto: vortumo, akcentado, spirado, esprimo, ktp.

Ŝia lasta laboro, kiam Pauline estis 84-jara, estis “Cindrulino”. Ĉi tiu opereto, konsiderita maloftaĵo, estas komponita por sep voĉoj kaj piano. Ŝi skribis ankaŭ la libreton. La versio de Pauline Viardot ne havas duonpatrinon sed iom trompan patron kiu neas sian realan filinon. Kun tiu laboro, Pauline levas la operetan ĝenron al plejboneco. Tiu ĉi opereto havas muzikecon, kreivon kaj senton de humuro. La tuta verko estas metaforo de ŝia vivo kaj laboro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 157 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Busto de Viardot 2004 fare de Birgit Stauch en Baden-Baden
Pauline Garcia-Viardo
Pauline García-Viardot kiel Orfeo (Gluck), 1860
Lithografaĵo de Pauline Garcia fare de Bernard-Romain Julien

Operoj

  • Trop de femmes (libreto fare de Ivan Turgenev, 1867)
  • L'ogre (Turgenev, 1868)
  • Le dernier sorcier (Turgenev, 1869)
  • Le conte de fées (own libretto, 1879)
  • Cendrillon (own libretto, 1904)

Koralo

  • Choeur bohémien
  • Choeur des elfes
  • Choeur de fileuses
  • La Jeune République

Kantoj

  • Album de Mme Viardot-Garcia (1843)
  • L'Oiseau d'or (1843)
  • 12 Mazurkas por voĉo kaj piano – bazita sur verkaĵoj de Frédéric Chopin (1848)
  • Duo, 2 solo voĉoj kaj piano (1874)
  • 100 songs inkluzive de 5 Gedichte (1874)
  • 4 Lieder (1880)
  • 5 Poésies toscanes-paroles fare de L. Pomey (1881)
  • 6 Mélodies (1884)
  • Airs italiens du XVIII siècle (trans. L. Pomey) (1886)
  • 6 chansons du XVe siècle
  • Album russe
  • Canti popolari toscani
  • Vocal arrangements Voĉaj aranĝoj al instrumentaj verkaĵoj fare de Johannes Brahms, Joseph Haydn kaj Franz Schubert

Instrumenta

  • 2 airs de ballet por piano (1885)
  • Défilé bohémien por piano 4 manoj (1885)
  • Introduction et polonaise por piano 4 manoj (1874)
  • Marche militaire por 2 flutoj kaj piccolo, 2 hobojo, 2 latuna koralo (1868)
  • Mazourke por piano (1868)
  • 6 morceaux por violono kaj piano (1868)
  • Second album russe por piano (1874)
  • Sonatine por violono kaj piano (1874)
  • Suite arménienne por piano 4 manoj

Fonto: Rachel M. Harris, La Muzika Salono de Pauline Viardot [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • FitzLyon, April (1964). The Price of Genius: A Life of Pauline Viardot. London: Calder.
  • Harris, Rachel M. (2005). The Music Salon of Pauline Viardot: Featuring her Salon Opera Cendrillon. Ph.D. thesis. Baton Rouge: Louisiana State University. OCLC 60545918. Electronic copy.
  • Kendall-Davies, Barbara (2003). The Life and Work of Pauline Viardot-Garcia. Vol. 1, The Years of Fame, 1836–1863. Amersham: Cambridge Scholars. (ISBN 1-904303-27-7).
  • Kendall-Davies, Barbara (2012). The Life and Work of Pauline Viardot-Garcia. Vol. 2, The Years of Grace, 1863–1910. Amersham: Cambridge Scholars. (ISBN 978-1-4438-4013-2).
  • Mouchon, Jean-Pierre (July 2000). "Correspondance de Pauline Viardot avec Éline Biarga, avec photos" ("Étude", n°14, juillet-août-septembre 2000, Association internationale de chant lyrique TITTA RUFFO, Marseille, France. Site: titta-ruffo-international.jimdo.com.
  • Steen, Michael (2007). Enchantress of Nations. Pauline Viardot: Soprano, Muse and Lover. Thriplow: Icon. (ISBN 978-1-84046-843-4).
  • Borchard, Beatrix (2016). Pauline Viardot-Garcia: Fülle des Lebens. Köln: Böhlau Verlag. (ISBN 978-3-412-50143-3).
  • Borchard, Beatrix / Wigers, Miriam-Alexandra Wigbers (Ed.) (2021). Pauline Viardot-Garcia – Julius Rietz. Der Briefwechsel 1858–1874. Unter Mitarbeit von Juliette Appold, Regina Back, Martina Bick und Melanie Stier (= Viardot-Garcia-Studien 1). Hildesheim: Olms. (ISBN 978-3-487-15981-2).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Music Salon of Pauline Viardot: Featuring Her Salon Opera, Cendrillon. Arkivita el la originalo je la 7an de marto 2007. Alirita la 11an de aŭgusto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]