Pauline Gotter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pauline GOTTER (naskiĝinta la 29-an de decembro 1786 en Gotha, mortinta samloke la 31-an de decembro 1854 estis la dua edzino de Friedrich Schelling kaj amiko de Louise Seidler kaj Sylvie von Ziegesar.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de ŝi estis la dramisto arkivisto Friedrich Wilhelm Gotter kaj Louise Gotter (fraŭlina nomo: Stiege). Ŝia patrino estis proksima amiko de Caroline Schlegel dum ŝia patro estis proksima amiko de Goeto ekde sia juneco. Pauline Gotter havis du fratinojn kaj konis Goethe kaj Caroline Schlegel de la infanaĝo. En ŝia junaĝo ŝi estis amikoj kun Sylvie von Ziegesar kaj la pentristino Louise Seidler. Kune kun siaj amikoj ŝi havis aliron al la plej altaj intelektaj cirkloj de Jena, kiuj en tiu tempo konsistis el tre kreivaj uloj kiel Friedrich Schiller, Johann Gottlieb Fichte, Friedrich Wilhelm Schelling, Hegelo, la fratroj Alexander kaj Wilhelm von Humboldt, la fratoj Friedrich kaj August Wilhelm Schlegel, Christian Friedrich Tieck, Clemens Brentano, Johann Heinrich Voß, Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, Friedrich Immanuel Niethammer, Zacharias Werner kaj aliaj.

Pauline Gotter amis la amikojn de sia patrino. Caroline Schlegel estis inteligenta virino kiu subtenis la ideojn de la Franca Revolucio de 1789 - kaj kiel rezulto estis preskaŭ arestita pro ŝtatperfido. Ŝia filino, kiu preskaŭ estis de la sama aĝo kiel Pauline Gotter, estis la unua amantino de la filozofo Friedrich Wilhelm Schelling, nova stelulo en la intelekta mondo de Jena, kaj pasia adepto de Johann Gottlieb Fichte. Kiam ŝi iĝis malsana je disenterio en 1800, li provis urĝe trovi kelkajn rimedojn - sed vane. Pauline Gotter kaj ŝia familio estis devigitaj elteni akuzojn kontraŭ Schelling kaj onidiroj estis disvastigitaj. La literatura revuo de Jena Jenaische Allgemeine Literaturzeitung raportis prie ankaŭ kaj substrekis ke liaj sanigoj estus nur idealaj, dum liaj mortigoj realaj (vortludo koncerne lian filozofion). Onidiroj, akuzoj, kaj klaĉo ne forvelkis, kaj August Wilhelm Schlegel kaj sia edzino Caroline divorcis en 1803, kun la helpo de Goeto. Friedrich Wilhelm Schelling geedziĝis kun ŝi du monatojn poste. Ili forlasis Jena kune en 1804 kaj moviĝis al Würzburg, kie Schelling ricevis instruaddeĵoron universitatan kaj Caroline Schelling apogis fidele la novan edzon.

En 1806 Pauline Gotter restis kun sia amiko Sylvie von Ziegesar en Karlovy Vary, kie Goethe svatis Ziegesar kaj dediĉis kelkajn el siaj poemoj al ŝi. Ŝia amiko Louise Seidler ankaŭ ĝuis la favoron de la germana princo de poetoj. Goeto instrukciis ŝin pentri portreton de li.

Alproksimiĝo al Schelling[redakti | redakti fonton]

La 7-an de septembro 1809, Caroline Schelling (antaŭe Schlegel) mortis subite. Pauline Gotter kaj ŝia familio estis tre ekscititaj pro ŝia morto. Ili skribis leterojn kaj pagis vizitojn al Schelling por konsoli lin, sed li iĝis pli kaj pli malparolema, retiriĝis kaj ekkritikis sciencistojn kaj eklezianojn. Tiu ĉiam pli intima korespondado kaŭzis fianĉinigon de Pauline Gotter.

La 11-an de junio 1812, Pauline Gotter geedziĝis kun Friedrich Wilhelm Schelling, kiu estis dek unu jaroj pli olda kaj kiu estis levita al la nobelaro kaj invitita membriĝi al la Akademio de scienco en Munkeno en la sama jaro. La 17-an de decembro 1813 ilia unua infano estis naskita. Kvin aliaj sekvis. Unu el iliaj filinoj estis nomita Caroline, en honoro de la unua edzino de Friedrich. Pauline Schelling kontrolis la prizorgadon de la domo kaj la edukadon de la infanoj. Ŝiaj leteroj posedis naturan, bravan gracion, kvankam al ili jaj mankis la intelekta signifo de la skribaĵoj de lia unua edzino. Ŝi estis en tiu rilato neniu anstataŭantino por Caroline en la okuloj de Friedrich. Tiu ĉi pli kaj pli koncentrighis je mitologiaĵoj kaj vidis kun akrahmalestimo la kreskantan publikan ŝaton de Hegelo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pauline Gotter en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]