Pauline Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pauline Johnson
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1861 (1861-03-10)
en Six Nations of the Grand River First Nation
Morto 7-an de marto 1913 (1913-03-07) (51-jaraĝa)
en Vankuvero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Stanley Park Pioneer Cemetery vd
Etno Mohokoj vd
Lingvoj anglamohoka vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Brantford Collegiate Institute vd
Familio
Patro George Henry Martin Johnson vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emily Pauline Johnson (konata en Mohoka lingvo kiel Tekahionŭake –prononcite: dageh-eeon-wageh, laŭvorte: 'duobla-vivo')[1] (10a de marto 1861 – 7a de marto 1913), ofte konata kiel E. Pauline Johnson aŭ simple kiel Pauline Johnson, estis verkisto el Kanado kaj spektaklistino populara fine de la 19a jarcento.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La poezio de Johnson estis publikigita en Kanado, Usono kaj Britio. Johnson estis el generacio de amplekse legataj verkistoj kiuj ekdifinis kanadan literaturon. Kvankam ŝia literatura reputacio malpliiĝis post ŝia morto, el la fino de la 20a jarcento, estis renovigita intereso en ŝiaj vivo kaj verkoj. Kompleta kolekto de ŝia konata poezio estis publikigita en 2002.

Johnson elstaris pro siaj poemoj kaj deklamadoj kiuj celebris ŝian heredon el Indianoj; ŝia patro estis herede tribestro de miksa praularo kun irokeza deveno el Haudenosaunee. Ŝi havis ankaŭ anglajn praulojn, ĉar ŝia patrino estis angla enmigrinto.

En 1886 Johnson ricevis mendon komponi poemon por memorigi la inaŭguron en Brantford de statuo honore al Joseph Brant, tribestro Mohaŭka grava dum kaj post la Usona Milito de Sendependeco. Ŝia "Odo al Brant" estis legata en ceremonio la 13an de oktobro antaŭ "la plej granda homamaso kiun la malgranda urbo estis vidinta". Temis pri alvoko al frateco inter indiĝenoj kaj kanadaj blankuloj sub la imperia brita aŭtoritato. La poemo okazigis artikolon en la gazeto "Globe" de Toronto, kio pliigis la intereson por la poezio kaj heredo de Johnson. La impresario Brantford William F. Cockshutt devis legi la poemon en la ceremonio, ĉar Johnson estis tro timida.

Dum la 1880-aj jaroj Johnson konstruis sian reputacion kiel kanada verkisto publikigante regule en gazetoj kiel "Globe", "The Week" kaj "Saturday Night". Post sia unua deklama sezono, ŝi decidis substreki la indianajn aspektojn de sia poezio pere de la uzado de ceremonia indiana vesto. Ŝi vestis ĝin en la unua parto de la spektaklo, kiam oni deklamis siajn dramajn monologojn "indianajn". En la intermezo ŝi ŝanĝis al angla laŭmoda vesto tiel ke en la dua duono ŝi aperis kiel viktoriepoka sinjorino por deklami siajn versojn "anglajn". Tiuj aspektoj de la spektaklo popularigis ŝin.

Elektitaj publikigoj[redakti | redakti fonton]

  • Fee, Margery; Nason, Dory, eds. (2015). Tekahionwake: E. Pauline Johnson's Writings on Native North America. Peterborough, Ontario: Broadview Press. ISBN 9781554811915.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • The White Wampum. Toronto: Copp Clark. 1895. - The White Wampum at Google Books - (Early Canadiana Online) ISBN 0-665-07618-5
  • In the Shadows. Gouverneur, New York: Adirondack. 1898. (Early Canadiana Online) ISBN 0-665-08494-3
  • Canadian Born. Toronto: Morang. 1903. ISBN 0-665-73199-X
  • When George Was King and Other Poems. Brockville, Ontario: Brockville Times. 1908.
  • Flint and Feather. Toronto: Musson. 1912.
  • Flint and Feather de E. Pauline Johnson en Project Gutenberg (Project Gutenberg) ISBN 0-919645-26-7
  • Flint and Feather: The Complete Poems of E. Pauline Johnson. Toronto: Musson Book Co., 1917.[26]
  • Van Steen, Marcus, eld. Pauline Johnson, Her Life and Work: Biography Written By and Poems Selected By Marcus Van Steen. Toronto: Hodder and Stoughton, 1965.[26]
  • Gerson, Carole kaj Veronica Strong-Boag, eld. Tekahionwake: Collected Poems and Selected Prose. Toronto: University of Toronto Press, 2002.[26]
  • "The Legend of Qu'appelle Valley"

Kolektitaj noveloj de Pauline Johnson[redakti | redakti fonton]

  • Legends of Vancouver. Vancouver, [private presita], 1911. Vancouver: Vancouver Business and Professional Women's Club, 1952.
  • Legends of Vancouver de E. Pauline Johnson en Project Gutenberg (Project Gutenberg) ISBN 1-55082-024-9
  • The Moccasin Maker. Toronto: William Briggs, 1913.
  • The Moccasin Maker de E. Pauline Johnson en Project Gutenberg (Project Gutenberg) ISBN 0-665-73499-9
  • The Shagganappi. Toronto: William Briggs, 1913.
  • The Shagganappi de E. Pauline Johnson en Project Gutenberg (Project Gutenberg) ISBN 0-665-77195-9

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Pauline Johnson: La du fratinoj (trad. Krišs Smilga). Indiana legendo pri du fratinoj kiuj por la ceremonio de pliaĝiĝo petas la patron, nome tribestro, inviti la malamikojn; de tiam la patro konvertis ilin en montoj. Beletra Almanako (34), februaro 2019. pp. 80-84.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pauline Johnson Archive: Tekahionwake, "Tekahionwake: an Indian Poetess in London", Archives and Research Collections, McMaster University. Alirita la 21an de aŭgusto 2019 Arkivita la 10an de aŭgusto 2007 en Wayback Machine