Paulo António Branco Neves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paulo Branco)
Paulo António Branco Neves
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de oktobro 1954(nun 1954-10-04)
Lingvoj Esperanto
Nacieco portugala
Ŝtataneco BelgioPortugalioLuksemburgo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Esperantistiĝis en 1968
vdr

Paulo António BRANCO NEVES - naskiĝis la  4-an de oktobro 1954(nun 1954-10-04), do nun 69-jara - estas portugala esperantisto, kiu de 1989 ĝis 1993 loĝis en Luksemburgo kaj ekde tiam kun dujara interrompo vivas en Bruselo, la ĉefurbo de Belgio. En la oficperiodoj 2004-2007, 2007-2010 kaj 2010-2013 li estis komitatano C kaj komitata revizianto de Universala Esperanto-Asocio.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paulo Branco eklernis Esperanton je aĝo de dek kvar jaroj en Portugalio en 1968. Li aliĝis al la Portugala Esperanto-Asocio kaj partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj esperantaj kongresoj, renkontiĝoj, aranĝoj kaj agadoj. Krome li ekaktivis en la esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj en siaj eŭropaj kongresoj de Rueno de 1975 kaj Lisbono en 1976. Dum sia loĝado en Luksemburgio li en 1989 aliĝis al la Luksemburga Esperanto-Asocio kaj ekde sia loĝado en Bruselo en 1993 al la Brusela Esperanto-grupo, iĝante estrarano kaj redaktoro de ĝia bulteno. Studis ekonomikon, manaĝadon, administradon kaj eŭropajn studojn en la Universitato de Lisbono kaj la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontorevizorado. Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco (1975-1984). Kontorevizoro en privataj kaj publikaj firmaoj, kompanioj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado, k.a. Administranto pri kontrevizorado de la budĝeto de EU en la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo (1989-1993) kaj kontorevizorado pri la Eŭropaj Strukturaj Fondusoj en la Eŭropa Komisiono en Bruselo (1993-1998). Inter 1998 kaj 2000 li estis financestro de la Eŭropa Agentejo en Lisbono, Portugalio, kaj ekde 2000 laboras kiel administranto pri kontorevizorado en la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]