Paulo Dybala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paulo Dybala
Persona informo
Naskonomo Paulo Exequiel Dybala
Naskiĝo 15-an de novembro 1993 (1993-11-15) (30-jaraĝa)
en Laguna Larga, Kordobo
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco ArgentinoItalio
Familio
Amkunulo Oriana Sabatini
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Paulo Dybala aŭ plennome Paulo Bruno Exequiel Dybala (loka hispanlingva prononco laŭ sistemo IFA ˈpaulo ðiˈβala) estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  15-an de novembro 1993(nun 1993-11-15) en Rosario, Provinco Kordobo, Argentino, do nun estas 30-jara. Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus FC de Torino. Krome same ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "21".