Pavel Ŝaramet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pavel Ŝaramet
Sheremet at Open Library debate 140928.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Павел Рыгоравіч Шарамет
Naskiĝo 28-an de novembro 1971 (1971-11-28)
en Minsko
Morto 20-an de julio 2016 (2016-07-20) (44-jara)
en Kievo
Tombo Nothern cemetery
Ŝtataneco Sovetunio, Rusio, Belorusio
Alma mater Faculty of history of Belarusian State University
Profesio ĵurnalisto, prezentisto, televida prezentisto, redaktoro, ĉefredaktisto, television journalist
Lingvoj rusa lingvo
Familianoj
Patrino Ludmila Sharamet
v  d  r
Information icon.svg

Pavel Ŝaramet, beloruse: Павел Рыгоравіч Шарамет, ruse: Павел Григорьевич Шеремет, pole: Paweł Szeremet (naskiĝis la 28-an de novemnro 1971 en Minsk, mortis la 20-an de julio 2016 en Kievo) – belorusa-rusa-ukraina ĵurnalisto de sendependaj amaskomunikiloj, aŭtoro de dokumentaj filmoj kaj libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence de sia profesia kariero laboris en Minsk kiel korespondanto de unu el rusaj televidstacioj. En 1997 estis arestita proksime al la belorusa-litova landlimo kune kun Dzmitrij Zavadski, kion rimarkis amaskomunikiloj. Akuzita pri eksterleĝa transpaŝo de la landlimo kaj malliberigita en arestejo, liberigita oktobre 1997, sed jaron poste kondamnita al du jaroj de mallibero kun suspendo pro eksterleĝa transpaŝo de landlimo kaj agado malfavora por Belorusio – en malliberejo estis tri monatoj. En 1998 ricevis premion de Defend-Komitato de Ĵurnalistoj (CPJ) kaj de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en 2002. Amnestio Internacia agnoskis lin malliberulo de la konscienco.

De 1998 loĝis en Moskvo, kaj dum la lastaj 5 jaroj de sia vivo en Kievo. En 2000 Pavel Ŝaramet estis batita en Minsk fare de t.n. nekonataj kaŭzintoj. En 2010 senigita de belorusa civitaneco. Dum la kieva periodo laboris por "Ukrajina Pravda" kiel plenuma direktoro. Prezentisto de radio Vesti kaj fondinto de opozicia interreta portalo Beloruskij Partizan. Publike kritikis rusan anekson de Krimeo kaj intervenon en Ukrainio.

Morto[redakti | redakti fonton]

Pavel Ŝaramet mortis matene en Kievo pro eksplodo de stirata de li aŭto. Laŭ gazetaro pro bombo metita en la veturilon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]