Pavlikianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La evoluo de pavlikianoj, bogumilanoj, kataroj kaj valdanoj.
La masakro de la pavlikianoj en 843/844, el la Skylitzes Matritensis.

Pavlikianoj (malnovarmene: Պաւղիկեաններ , Pawłikeanner ; greke: Παυλικιανοί; laŭ arabaj fontoj: Baylakānī, al Bayāliqa البيالقة ) estis kristana adoptisma sekto de Armenio kiu formiĝis en la 7a jarcento, eble influitaj de la gnostikaj movadoj kaj la religioj kiaj Markionismo kaj Maniĥeismo[1].  Laŭ mezepokaj bizancanaj fontoj, la nomo de la grupo estis derivita de la Episkopo de Antioĥio de la 3-a jarcento, Paŭlo el Samosata, sed la pavlikianoj ofte estis misidentigitaj kun sekvantoj de Paŭlo el Tarso laŭ la nomo verŝajne deriviĝus;  tial la identeco kun Paŭlo por kiu la movado estis nomita estas pridisputata. Kutime Konstanteno Silvano estas konsiderita kiel ĝia fondinto.

Ili floris inter 650 kaj 872 en Armenio kaj Orienta Anatolio kaj ekde tiam en regiono de Trakio de la Bizanca Imperio. Ili havis ĝeneraligitan politikan kaj armean influon en Malgranda Azio, inkluzive de portempa sendependa ŝtato meze de la 9-a jarcento centrita en Tephrike, pro kiuj estis kontinue persekutitaj de bizancaj imperiestroj ekde la mezo de la 7-a jarcento[2] . Ili ankaŭ estis persekutitaj pro religia rezonado sed ne dum la periodoj de bizanca ikonoklasmo aŭ ilia agado estis ignorita kontraŭ militaj devoj.  Inter la mezo de la 8a kaj la 10a jarcento, bizancaj imperiestroj perforte translokigis multajn pavlikiajn koloniojn al nuna Plovdiv en Trakio por defendi la limon de la imperio kun la Unua Bulgara Imperio ankaŭ por malfortigi la pavlikian influon en la Oriento,  kie ili estis poste alportitaj al la Romkatolika Eklezio dum imperiestro Alekso la 3-a Angelos. En Armenio la movado evoluis al tondrakianismo,  dum en Eŭropo ĝi influis la formadon de bogumilanoj, kataroj kaj aliaj herezaj movadoj.  En Eŭropo ili estas la prapatroj de la katolikaj bulgaroj, specife de banataj bulgaroj, kaj islamaj bulgaroj, specife la pomakoj[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko kaj transloĝiĝo al Bizanca Imperio[redakti | redakti fonton]

Teodora la Armenino persekutis kaj amase mortigis la pavlikianoj tra la tuta Bizanca Imperio

La fontoj montras, ke plej multaj pavlikaj gvidantoj estis armenoj. La fondinto de la sekto laŭdire estis armeno kun la nomo Konstanteno, kiu devenis de Mananalis, komunumo proksime de Samosata, Sirio. Li studis la Evangeliojn kaj Epistolojn, kombinis doktrinojn dualismajn kaj kristanajn kaj, surbaze de la unuaj, vigle kontraŭis la formalismon de la eklezio. Konsiderante sin kiel estinta vokita restarigi la puran kristanismon de Paŭlo la Apostolo (el Tarso), li adoptis la nomon Silvano (unu el la disĉiploj de Paŭlo), kaj ĉirkaŭ 660, li fondis sian unuan parokon en Kibosa, Armenio. Dudek sep jarojn poste, li estis arestita de la imperiaj aŭtoritatoj, juĝita pro herezo kaj mortigita per ŝtonoj.  Simeono, la kortega funkciulo, kiu plenumis la ordonon, mem konvertiĝis, kaj adoptante la nomon Tito, fariĝis la posteulo de Konstantino. Li estis mortbruligita en 690.

La adeptoj de la sekto fuĝis, kun Paŭlo ĉe ilia kapo, al Episparis. Li mortis en 715, forlasante du filojn, Gegnaesius (kiun li nomumis sia posteulo) kaj Teodoro. Ĉi-lasta, dirante, ke li ricevis la Sanktan Spiriton, leviĝis kontraŭ Gegnaesius sed malsukcesis. Gegnaesius estis kondukita al Konstantinopolo, aperis antaŭ Leono la 3-a, estis deklarita senkulpa de herezo, resendita al Episparis, sed, timante danĝeron, iris kun siaj anoj al Mananalis. Lia morto (en 745) estis okazo de disiĝo en la sekto; Zakarja kaj Jozef estante la gvidantoj de la du partioj. Ĉi-lasta havis la pli grandan sekvantaron kaj estis sukcedita de Baanies en 775. La sekto kreskis malgraŭ persekutado, ricevante aldonojn de iuj el la kontraŭantoj de la ikonoj. La pavlikianoj nun estis dividitaj inter Baanites (la malnova partio) kaj Sergites (la reformita sekto). Sergio, kiel la reformita estro, estis fervora kaj efika konvertanto por sia sekto; li fanfaronis, ke li disvastigis sian Evangelion "de Oriento al Okcidento; de Nordo al Sudo".  Samtempe liaj sekvantoj batalis kontraŭ siaj rivaloj kaj preskaŭ ekstermis ilin.

Baanes estis anstataŭita de Sergius-Tychicus en 801, kiu estis tre aktiva dum tridek kvar jaroj. Lia agado estis okazo de renovigitaj persekutoj flanke de Leono la Armena. Devigitaj fuĝi, Sergio kaj liaj anoj ekloĝis ĉe Argaun, en tiu parto de Armenio, kiu estis sub la kontrolo de la saracenoj. Post la morto de Sergio, la regado de la sekto estis dividita inter pluraj gvidantoj. La imperiestrino Teodora, kiel reganto de sia filo Mikaelo la 3-a, starigis ĝisfundan persekutadon kontraŭ la pavlikianoj tra la tuta Malgranda Azio, en kiu laŭdire 100.000 pavlikianoj en bizanca Armenio perdis la vivon kaj ĉiuj iliaj posedaĵoj kaj terenoj estis konfiskitaj de la imperio ĝis 843.

Batalo de Lalakaon

Pavlikianoj, sub sia nova estro Karbeas, fuĝis al novaj regionoj. Ili konstruis du urbojn, Amara kaj Tefrike (moderna Divriği). Antaŭ 844, ĉe la alteco de ĝia potenco, la pavlikianoj establis princlandon ĉirkaŭ la memkreita urbo Tefrike. En 856, Karbeas kaj lia popolo rifuĝis ĉe la araboj en la teritorio ĉirkaŭ Tefrike kaj kuniĝis kun Umar al-Aqta, emiro de Melitene (kiu regis 835–863). Karbeas estis mortigita en 863 en la kampanjo de Mikaelo la 3-a kontraŭ la pavlikianoj kaj eventuale estis kun Omero Malakopea antaŭ la Batalo de Lalakaon (863).

La posteulo de Karbeas, Chrysocheres, detruis multajn urbojn; en 867, li progresis ĝis Efeso, kaj li kaptis multajn pastrojn.  En 868, imperiestro Bazilo la 1-a ekspedis Petrus Siculus por aranĝi ilian interŝanĝon. Lia restado de naŭ monatoj inter la pavlikianoj donis al li okazon kolekti multajn faktojn, kiujn li konservis en sia Historio pri la malplena kaj vana herezo de la manikeanoj, alie nomataj pavlikianoj. La proponoj de paco ne estis akceptitaj, la milito estis renovigita, kaj Chrysocheres estis mortigita ĉe Batalo de Bathys Ryax (872 aŭ 878).

Leviĝo kaj falo, potenco kaj influo[redakti | redakti fonton]

La potenco de la pavlikianoj rompiĝis. Dume, aliaj pavlikianoj, sektanoj sed ne ribeluloj, loĝis en komunumoj tra la Bizanca Imperio. Konstantino la 5-a jam sendis multajn el ili al Trakio.  Laŭ Teofano, parto de la pavlikianoj de Armenio estis senditaj al Trakio, en 747, por fortigi la bulgaran limon kun fidinda loĝantaro. Antaŭ 872, la imperiestro Bazilo la 1-a konkeris iliajn fortikejojn en Malgranda Azio (inkluzive de Tephrike) kaj mortigis ilian estron, kaj la postvivantoj fuĝis aliloke en la Imperio. Unu grupo iris orienten al la bizanca-araba limo, en Armenio, kie en la 10-a jarcento la tondrakianoj ekaperis.

Aliaj estis transdonitaj al la okcidenta limo de la imperio. En 885, bizanca generalo Nikeforos Phokas la Maljuna havis armean taĉmenton de pavlikianoj servantaj en Suda Italio.  En 970, ĉirkaŭ 200 000 pavlikianoj sur bizanca teritorio estis transdonitaj de la imperiestro Johano Tzimisces al Filipolo en la provinco Trakio kaj,  kiel rekompenco por ilia promeso reteni "la skitojn" (fakte bulgaroj), la imperiestro donis al ili religian liberecon. Ĉi tio estis la komenco de reviviĝo de la sekto en la Okcidento, tamen la transiga politiko krom limigitaj ekonomiaj kaj militaj avantaĝoj por la okcidenta landlimo de la imperio estis katastrofa por la imperio. Ne nur pavlikianoj ne asimiliĝis inter la indiĝenoj, sed sukcese daŭrigis la konvertiĝon de indiĝenoj al sia herezo. Laŭ Anna Komnene , antaŭ la fino de la 11-a jarcento, Filipolo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis tute loĝataj de herezuloj kaj al ili aliĝis novaj armenaj grupoj.

Laŭ Annales Barenses,  en 1041 pluraj miloj estis en la armeo de Aleksio la 1-a kontraŭ la normando Robert Guiscard sed, forlasante la imperiestron, multaj el ili (1085) estis forĵetitaj en malliberejon. Laŭ iuj rakontoj, Aleksio verŝajne metis finon al la herezo en Eŭropo. Dum restado en Filipolo, Aleksio kverelis kun la sekto, revenigante plej multajn, se ne ĉiujn, al la Eklezio. Por la konvertitoj la nova urbo Aleksiopolo estis konstruita, kontraŭ Filipolo. Post tiu epizodo, pavlikianoj, kiel ĉefa forto, malaperas de la historio, sed kiel senpova malplimulto, ili reaperos en multaj postaj tempoj kaj lokoj.  Dum la Unua Krucmilito iuj, nomataj "Publikanoj", ĉeestis en la islama armeo, sed kelkfoje ankaŭ helpis la krucmilitistojn.  Kiam Frederiko Barbaroso pasis proksime de Filipolo dum la Tria Krucmilito, male al la grekaj loĝantoj, ili bonvenigis lin kiel liberiganton. En 1205 kunlaboris kun Ivan Asen la 1-a por turni la urbon al la Dua Bulgara Imperio. La esprimo "Publikanoj" estus ĝenerale uzita por iu herezulo, eĉ politika perfidulo, tra Eŭropo, ofte identigita kun la bogumilanoj, kataroj kaj albigenoj, pro kiu iĝis ĝeneraligita konsidero ke pavlikianoj estis la prapatroj de okcidentaj novmaniĥeismaj sektoj.

Moderna epoko kaj bulgaraj pavlikianoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historiisto Jordan Ivanov, iuj el la pavlikianoj estis konvertitaj al ortodoksismo, kaj islamo (pomakoj), la resto al la romkatolikismo dum la 16-a aŭ 17-a jarcentoj. Fine de la 17-a jarcento, la pavlikianoj ankoraŭ vivis ĉirkaŭ Nikopol, Bulgario kaj persekutitaj pro religiaj kialoj de la Otomana Imperio.  Post la ribelo de Chiprovtsi en 1688, bona parto de ili fuĝis trans Danubon kaj ekloĝis en la Banata regiono. Estas ankoraŭ pli ol dek mil banataj bulgaraj pavlikianoj en Rumanio kaj Serbio hodiaŭ. Tamen ili ne plu praktikas sian originan religion ekde kiam ili konvertiĝis al romkatolikismo. Post la liberigo de Bulgario de otomana regado en 1878, kelkaj banataj bulgaroj transloĝiĝis en la norda parto de Bulgario.

En Rusio, post la milito de 1828–1829, pavlikianaj komunumoj ankoraŭ troveblis en la parto de Armenio okupita de la rusoj. Dokumentoj pri iliaj kredaj profesioj kaj disputoj kun la armena-apotola episkopo ĉirkaŭ 1837 ( Ŝlosilo de la Vero , xxiii – xxviii) estis poste publikigitaj de Frederick Cornwallis Conybeare . Kun Conybeare-publikaĵoj de la pavlikianaj disputoj kaj La Ŝlosilo de Vero ke Conybeare bazis sian bildigon de la pavlikianoj kiel simplaj, piaj homoj kiuj konservis pli fruan adoptisman formon de kristanismo.

Doktrinoj[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata pri la dogmoj de la pavlikianoj krom la raportoj de kontraŭuloj kaj kelkaj fragmentoj de la leteroj de Sergio ankoraŭ konservitaj. Kelkaj argumentas, ke ilia sistemo estis dualisma, dum aliaj aldonas, ke ĝi ankaŭ estis precipe adoptisma.  Ili ankaŭ eble estis netriunuaj, ĉar Conybeare , en sia eldono de la pavlikiana manlibro La Ŝlosilo de la Vero , konkludis, ke "La vorto Triunuo nenie estas uzata, kaj preskaŭ certe estis malakceptita kiel ne biblia."  En dualisma teologio, ekzistas du principoj, du regnoj. La Malbona Spirito estas la demiurgo, la aŭtoro kaj sinjoro de la nuna videbla mondo; la Bona Spirito, de la estonta mondo.

La pavlikianoj akceptis la kvar evangeliojn (precipe la evangelion de Sankta Luko); dek kvar Epistolojn de Paŭlo ; la tri Epistolojn de Johano; la epistolojn de Jakobo kaj Judaso; kaj Epistolon al Laodikeanoj, kiun ili konfesis havi. Ili malakceptis la Unuan Epistolon de Petro kaj la tutan Tanaĥon, ankaŭ konata kiel la Hebrea BiblioMalnova Testamento, same kiel la ortodoksa-katolika titolo Teotokos ("Patrino de Dio"), kaj ili rifuzis ĉian admiron al Maria. Ili kredis, ke Kristo malsupreniris de la ĉielo por emancipi homojn de la korpo kaj de la mondo. Iliajn didomojn ili nomis "preĝejoj", malgrandaj ĉambroj en modestaj domoj. Kvankam ili havis asketajn tendencojn, ili faris nenian distingon en manĝaĵoj kaj praktikis geedzecon. Ili nomis sin "Bonaj Kristanoj" kaj nomis aliajn kristanojn "Romiistoj". Pro ikonoklasmo ili malakceptis la kristanan krucon, ritojn, sakramentojn, la kultadon kaj la hierarkion de la establita eklezio, pro kio Edward Gibbon konsideris ilin kiel"

Kvankam la pavlikianoj estis tradicie kaj treege enklasigitaj kiel maniĥeisma sekto, pro identigo kun kataroj kaj valdanoj kiel iliaj prapatroj, kiel Photius, Petrus Siculus, kaj multaj modernaj aŭtoroj diris, ili ne estis branĉo de ili.

Mosheim estis la unua se temas pri serioze kritiki identigon kun maniĥeanoj, ĉar kvankam ambaŭ sektoj estis dualismaj, la pavlikianoj malsamis pri pluraj punktoj,  kaj mem malakceptis la doktrinon de la profeto Maniĥeo. Gieseler kaj Neander, kun pli da verŝajneco, derivis la sekton de markionismo, konsiderante ilin kiel posteulojn de dualisma sekto reformita por iĝi pli proksima al frua kristanismo tamen nekapabla esti liberigita de gnostikismo. Aliaj dubis pri la simileco kaj rilato al kaj maniĥeismo kaj markionismo.  Mosheim, Gibbon, Muratori , Gilles Quispel kaj aliaj rigardas la pavlikianojn kiel la pioniroj de la bogumilanoj, kataroj kaj aliaj "herezaj" sektoj en la Okcidento. Ekde la mezo de la 19-a jarcento la ĉefa teorio devis esti ne-maniĥea, dualisma gnostika doktrino kun grandaj elementoj de la frua kristanismo, plej proksima al markionismo, kiu influis emerĝantajn kontraŭkatolikajn grupojn en Okcidenteŭropo. Tamen ĝi estis ĉefe bazita sur grekaj fontoj, ĉar poste publikigitaj armenaj fontoj indikis iujn aliajn elementojn, sed la ĝenerala opinio ne ŝanĝiĝis.

Conybeare studanta armenajn fontojn konkludis ke ili estis pluvivantoj de la unua speco de adoptisma kristanismo en Armenio, kaj ne dualismognostikismo, kiuj konsideras Garsoïan rilaj al antaŭaj ĉelcovoj, kiu argumentis, ke ilia doktrino ne estis statika, tamen montris konsiderindan evoluon. Garsoïan en ampleksa studo kaj pri kaj grekaj kaj pri armenaj fontoj konfirmis tiajn konkludojn, kaj ke la nova bizanca pavlakianismo sendepende manifestis trajtojn de doketismo kaj dualismo, pro kiuj oni povus nomi ĝin novpavlikianismo.  Alia teorio estis konsiderita de sovetiaj akademiuloj ekde 1940-aj jaroj kiuj anstataŭ teologia origino prefere argumentis proletan ribelon kiu estis esprimita en la teologia signifo. Tia aliro estas subtenata de grekaj kaj armenaj fontoj, sed ĝi estas tre limigita en klarigo kaj priskribo de la sekto.

La pavlikianoj estis ofte kaj mise markitaj kiel judoj, mahometanoj, arjoj kaj maniĥeanoj; verŝajne iliaj kontraŭuloj utiligis la "malestimajn" nomojn nur kiel terminojn de misuzo. Ili fakte nomis sin kristanoj, aŭ "veraj kredantoj". Armenoj ĉiam formis la plimulton en la provincoj, kie la pavlikianoj plej influis kaj sukcesis disvastigi siajn doktrinojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nersessian, Vrej (1998). The Tondrakian Movement: Religious Movements in the Armenian Church from the 4th to the 10th Centuries. London: RoutledgeCurzon. p. 13. (ISBN 0-900707-92-5).
  2. (1991) The Early Medieval Balkans: A Critical Survey from the Sixth to the Late Twelfth Century. Michigan: University of Michigan Press, p. 173, 299. ISBN 0-472-08149-7.
  3. (1998) The Tondrakian Movement: Religious Movements in the Armenian Church from the 4th to the 10th Centuries. London: RoutledgeCurzon, p. 14–15. ISBN 0-900707-92-5.