Pavlova Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavlova Ves
hungare: Pálfalu, germane: Paulsdorf in der Liptau
municipo
Oficiala nomo: Pavlova Ves
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Okcidentaj Tatroj
Situo Pavlova Ves
 - alteco 620 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 47″ N 19° 35′ 01″ O / 49.12972 °N, 19.58361 °O / 49.12972; 19.58361 (mapo)
Areo 6,83 km² (683 ha)
Loĝantaro 260 (31.12.2010)
Denseco 38,07 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptova valkaldrono
Unua skribmencio 1469
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 21
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510921
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Pavlova Ves
Retpaĝo: www.pavlovaves.sk
Portalo pri Slovakio

Pavlova Ves (hungare Pálfalu (foje Liptópálfalva), germane Paulsdorf in der Liptau) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Paŭlo troviĝas en la cititaj loknomoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pavlova Ves situas laŭ flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1469 en slava formo "Pawlowa vieska". En 1715 oni komputis tie 12 familiojn pagantajn impostojn kaj muelejon. En 1784 385 vilaĝanoj loĝis en 47 domoj, en 1828 532 vilaĝanoj loĝis en 56 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pálfalu 270 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Pavlova Ves 283 homoj, (278 slovakoj).