Pavol Petrík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavol Petrík
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aprilo 1973
en Lipany, (Slovakio)
Lingvoj Esperantoslovakaangla
Nacieco slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1993
vdr
Petrík, la dua persono de maldekstre, en Parizo en 2010

Pavol PETRÍK (naskiĝis la 11-an de aprilo 1973 en Lipany) estas slovaka tradukisto, korektisto kaj redaktoro.

Familio: gepatroj Mária Petríková, Pavol Petrík, fratinoj Darina (1964) kaj Alena (1968). Petrík vivas nun en Pečovská Nová Ves.

Li studis en la gimnazio de Sabinov kaj studis ĉe la filozofia fakultato de la universitato de Prešov la anglan lingvon (bakalaŭro). Li laboras kiel tradukisto kaj korektisto pri la angla lingvo kaj Esperanto[1]. Inter liaj hobioj estas: legado, historio, turismado, muziko, filmoj, biciklado kaj vojaĝado.

Agadoj Esperantuje[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto li okupiĝas ekde 1993. C1-ekzameno farita dum SES en Nitra 2014. En 2003 li kunfondis Slovakian Esperantan Junularon (SKEJ). Li estas prezidanto de la slovaka sekcio de IKUE, prezidanto de la internacia klubo de AEH, membro de UEA kaj SKEF, redaktoro de Esperantisto Slovaka. Li partoprenis multajn IKUE-kongresojn kaj ekumenajn kongresojn, katolikajn Esperanto-tendarojn, Bibliajn Tagojn, SES, TER/TEK. En 2002 li estis premiita por la engaĝiĝo ĉe la junulara sekcio de IKUE. Li sukcese kunorganizis la IKUE-kongreson en Nitro.

Li tradukis verkon de Aleksander Korĵenkov, nome La vivo de Zamenhof (2011) kaj libron de Marian Repka Ni ne estas senpovaj (2003). Li kuntradukis libron de Marcel Drlík La ĉeĥa kuracisto en la koro de Afriko (2006). Li skribas artikolojn pri Esperanto-aranĝoj por la gazetoj Dio Benu, Espero Katolika, Esperantisto Slovaka kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]