Pazilalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pazilalio de Paic)

Pazilalio estas malnova nomo, de 16-a ĝis 19-a jarcentoj, por planlingvoj, kiuj estas bazitaj sur pazigrafioj. Pazilalioj estis praaj aprioraj planlingvoj. La vorto venas el la greka kaj signifas "diri ĉion".

Pazilalio de Burja[redakti | redakti fonton]

Pazilalio de Burja estas pazilalio kreita de protestanta pastro de ekzilita franca familio Abel Burja (17521816) el Berlino, Germanio en 1808. Li kreis ankaŭ tipon de optika telegrafio. Eble lia pasilalio devenis de ia telegrafa kodo.

Pazilalio de Paic[redakti | redakti fonton]

Pazilalio de PaicPasilalion und pasigraphion estas pazilalio kreita de Mojsije PAIC el Parizo, Francio en 1864.


Pazilogio[redakti | redakti fonton]

Du projektojn oni nomis "pazilogio". Tiu kaze ne aperas la pseŭdosufikso "logio" ("scienco"), sed oni uzis la etimologian signifon "parolado".

La unua Pazilogio (Pasilogie) estas "muzika lingvo" proponita de De Visme, Paris, 1806.

La dua Pazilogio (Pasilogia) estas pazilalio proponita de pastro Edward Groves el Dublino en 1846.

Aliaj ekzemploj de pazilalioj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Groves, Edward. Pasilogia: an essay towards the formation of a system of universal language, both written and vocal; with suggestions for its dissemination throughout the world: including a succinct review of the principal systems of similar character heretofore published. London and Dublin: 1846.(120+ p.)
  • Paic, Mojsije. Pasilalion und pasigraphion. Paris: 1864.