Paĉinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĉinko

emblemo

ĝenro de ludoj • kategorio de produktoj
vdr
paĉinko salono en Tokio

Paĉinko (パチンコ?) estas mekanika ludo devenanta de Japanio. Paĉinko maŝino similas al vertikala flipera maŝino, kaj uzas larĝan kvanton da malgrandaj globoj. La ludanto ŝutas globojn en la maŝinon, kiuj poste falas tra aro de bastonetoj. La ludanto klopodas stiri la globojn tiel, ke li perdas malmultajn kaj gajnas laŭeble plej multajn.[1] La gajnitaj globoj povas esti ŝanĝitaj al premioj.

Paĉinkomaŝinoj estis komence tute mekanikaj, sed nun ili havas multajn elektronikajn detalojn.

Paĉinkosalonoj estas tre oftaj en Japanio. Povas esti, ke je stratkruco troviĝas kvar. La bruo de centoj da maŝinoj estas tre laŭta. Japanoj uzas la paĉinko-ludadon dum horoj por pasigi sian libertempon.

Oni povas ŝanĝi la premiojn gajnitajn al mono, tamen ne en la salono kaj ne laŭleĝe. Rumoroj diras, ke spertaj ludantoj per tio gajnas monon. La plimulto klare malgajnas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reed, Daniel J.. How the Game Works. Dan's Pachinko Data Page. self-published (2010). Alirita 2009-11-09.