Peñarrubia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peñarrubia (Kantabrio))
Peñarrubia
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 316  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 15′ N, 4° 35′ U (mapo)43.255833333333-4.5786111111111Koordinatoj: 43° 15′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 54,28 km² (5 428 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñarrubia (Kantabrio)
Peñarrubia (Kantabrio)
DEC
Peñarrubia
Peñarrubia
Situo de Peñarrubia
Peñarrubia (Hispanio)
Peñarrubia (Hispanio)
DEC
Peñarrubia
Peñarrubia
Situo de Peñarrubia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñarrubia [+]
vdr
Municipa teritorio de Peñarrubia, okcidente de Kantabrio.

Peñarrubia [penjRUbja] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. En tiu municipo estas la Interkrutejo La Hermida, enirejo al la valo Liébana. Krome estas banloko La Hermida, ĉe la akvoj de la rivero Deva.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Cicera.
Turo Pontón.
Interkrutejo La Hermida.
Navedo.

Ĝi limas okcidente kun Tresviso, sude kun Cillorigo de Liébana oriente kun Lamasón kaj norde kun Peñamellera Baja, en Asturio.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Linares. Ĝi distas 100 kilometrojn disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 54,28 km² estas 318 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La 318 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Caldas, 20 loĝ.
  • Cicera, 69 loĝ.
  • La Hermida, 94 loĝ.
  • Linares (ĉefurbo), 76 loĝ.
  • Navedo, 49 loĝ.
  • Piñeres, 53 loĝ.
  • Roza, 19 loĝ.

Estas krome senhomejo Urdón.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado (bovinoj), sed translokiĝis al rura turismo, ĉefe rilate al fiŝkaptado de salmoj. Ĉefaj altiraĵoj estas la Turo Pontón en Linares kaj aliaj du gotikaj turoj, arkeologiaj kuŝejoj, la kastelo de Piñeres, preĝejoj (kelkaj el kiuj romanikaj), ermitejoj kaj tradicia arkitekturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]