Peñausende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peñausende
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49178
Demografio
Loĝantaro 373  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 5° 52′ U (mapo)41.2873276-5.8667465Koordinatoj: 41° 17′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 95,02 km² (9 502 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñausende (Provinco Zamoro)
Peñausende (Provinco Zamoro)
DEC
Peñausende
Peñausende
Situo de Peñausende
Peñausende (Hispanio)
Peñausende (Hispanio)
DEC
Peñausende
Peñausende
Situo de Peñausende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñausende [+]
vdr

Peñausende estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Peñausende estas devena etimologie de radikoj kiuj konsukus al Roko de Gosende (ĝermana familinomo).

Peñausende en la provinco Zamoro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Figueruela de Sayago, Peñausende kaj Tamame, okupas totalan areon de 95,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 381 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 26 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Tamame, Cabañas de Sayago, Figueruela de Sayago, Mayalde, Viñuela de Sayago kaj la Provinco Salamanko (Santiz).

Loknomoj[redakti | redakti fonton]

Granitaj rokoj.

Loknomoj el la teritorio estas jenaj: Alto de la Cebada, Alto del Caño, Barrero de los Tejeros, Cabeza del Sapo, Cabeza Ladrones, Cabeza Román, Cabeza Royal, Cabezarroya, Cabezonzuela, Camino de los Frailes, Camino de Mayalde, Camino de Viñuela, Cristemilo, El Anuvedo, El Barrero Blanco, El Campico, El Carrascal, El Castillo, El Chorrio, El Corchal, El Gejal, El Jaral, El Piornal, El Pozo de las Fuentes, El Puente, El Puerto, Ensebadas del Caño, Enservadas del Llodero, Fuente Buena, Fuente del Caño, Fuente del Soto, Fuente Pioyo, Huerto del Borreguito, La Cabecina, La Carrasquera, La Cigüeña, La Cruz de Rita, La Espinera del Huerto, La Gavia, La Huerta, La Jareta, La Majadica, La Mina, La Oyillina, La Paca, La Parda, La Rivera, La Roderica, La Sacea, La Seca, La Vega, Laguna de los Frailes, Las Gargantinas, Las Gateras, Las Mallainas, Las Navitas, Las Pedreras, Las Salinas, Las Tejoneras, Llano de Pedregoso, Llano del Rebollar, Llanos de los Cotorros, Llanos Gordos, Lomo de la Vega, Los Ahigales, Los Alares, Los Cadozos Blancos, Los Chafadines, Los Corrales, Los Cotorros, Los Duciellos, Los Haces, Los Llanos, Los Navazos, Los Picones, Los Pontones, Los Poyos, Los Romanes, Los Ronceros, Los Tejares, Los Torales, Los Veneros, Los Vivales, Monte Cortado, Monte Gordo, Nava de la Vega, Nava de los Carros, Nava de Matín Coello, Nava del Barrero, Nava del Bobo, Nava del Toro, Nava Hilario, Nava Peral, Navita la Vega, Peña del Campo, Peña Estercada, Peña Excusa, Peñas del Muerto, Piedra Incada, Pozo Soso, Prado Concejo, Prado de la Dehesa, Quejigales, Raya de Tamame, Regato de Valdeñagoda, Rita Cueva, Sebadas del Pozo, Solombrio, Teso de la Fuente, Teso del Cuerno, Valde Pedro Miguel, Teso Santo, Valdebarrera, Valdegodina, Valdelvira, Valdemuriel, Valdeñagoda, Valdepozaco, Valdespino, Valle Ancho, Valle Verde, Valtrigoso, Zaries.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alirejo al la preĝejo.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 10-a jarcento. Ĝi apartenis dum ses jarcentoj al la Ordeno de Santiago, kies kruco videblas en la blazono. Tiam (jam komence de la 14-a jarcento) ekzistis kastelo, nuntempe ruine nur elstarega rigardejo. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo (konfliktoj kun francoj la 12an de Januaro 1809). Fine de la 19-a jarcento okazis ioma agado de kamparbanditoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj kun produktado de vino ene de la devennomo "Tierra del Vino de Zamora") kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iomete dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Aparta enspezofonto venis de la elfosado kaj komercigo de kaolinito (por ceramiko, murfarbado ktp.) kaj granito (por konstruado ekzemple de la urbodomo kaj katedralo de Zamoro).

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Peñausende el la rigardejo «El Castillo» (909 m).
Panoramo de Peñausende el la rigardejo «El Castillo» (909 m).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]