Saltu al enhavo

Pe (hebrea alfabeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pe (hebree פא) estas la deksepa litero de la hebrea alfabeto. Ĝia nombra valoro estas 80.

En moderna hebrea lingvo, Pe estas prononcata [p] komence de silabo post konsonanto kaj komence de vorto (en punktita notacio kun punkto (Dageŝo) meze de la litero), en ĉiuj aliaj kazoj kaj en fremdaj vortoj kaj fremdaj propraj nomoj foje kiel [f]. Ĝia nombra valoro estas 80.

Se la litero estas ĉe la fino de vorto, ĝi havas la formon ף. La fina Pe ĉiam estas prononcata [f], krom en kelkaj maloftaj verbformoj de biblia hebrea lingvo (ekz., יִצְףּ "li spionu" aŭ "lasu lin spioni" de la verbo צָפָה).

En komputiko, la unikoda signonumero komence aŭ meze de vorto estas U+05e3, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «פ», do «פ». En kontrasto, fine de vorto ĝi estas U+05e4, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «ף», do «ף.