Peanuts Holland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peanuts Holland
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1910 (1910-02-09)
en Norfolk
Morto 7-an de februaro 1979 (1979-02-07) (68-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Herbert Lee „Peanuts“ HOLLAND (* 9-an de februaro 1910 en Norfolk, Virginio; † 7-an de februaro 1979 en Stokholmo) estis usona ĵaztrumpetisto kaj kantisto de svingo. Li muzikis kun Coleman Hawkins, Fletcher Henderson kaj Don Byas.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Peanuts Holland muzikis unue en la Jenkins Orphanage Band kaj poste ekde 1929 ĝis 1933 ĉe Alphonse Trent en la sudaj ŝtatoj de Usono. Li tenis proprajn orkestrojn kun Earl Bostic kaj Slam Stewart (1933–38), intertempe estis mallongaj periodoj de kunlaboro kun Willie Bryant kaj Jimmie Lunceford. Holland iris en 1939 al Novjorko kaj ludis ĉe Coleman Hawkins, laboris poste ĉe Fletcher Henderson en 1940 kaj ĉe Charlie Barnet ekde 1941 ĝis 1946. Kun la bando de Don Redman li iris en 1946 (kune kun Don Byas) al Eŭropo kaj prezentis ekde tiam precipe kiel soloisto kun propra bando, ĉefe en Francujo kaj Skandinavujo. Peanuts Holland ege influis la eŭropan postmilitan ĵazmondeton. En 1963 li kunmuzikis je la koncerto Usonanoj en Eŭropo de Südwestfunk en Koblenco.

Lia kantostilo laŭ lia humurema maniero similas al tiu de Dizzy Gillespie aŭ al la stilo de Slim Gaillard. Tio estas bone aŭdebla en lia komponaĵo Cement Mixer el 1947 kun la bando Don Byas Re-boppers.

Holland surdiskigis kun Don Byas, Guy Lafitte, Tyree Glenn, Dodo Marmarosa kaj Mezz Mezzrow.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Peanut Butter Blues (1946)
  • Jazz in Paris – Bebop (Blue Star/Vogue, 1946-47) kun Don Byas
  • Don Byas: Don Byas 1946 / 1947 (Classics)
  • Guy Lafitte: Blue and Sentimental (Emarcy, 1954)
  • Peanuts Holland Sextet: Jazz In Paris: Peanuts Holland – Buck Clayton – Charlie Singleton (Emarcy, 1954) kun Guy Lafitte, Géo Daly, Jean-Claude Pelletier
  • Mezz Mezzrow: Mezz Mezzrow In Paris (JazzTime, 1955)

Literaturo[redakti | redakti fonton]